Esperanta Civito

Preskaŭ elĉerpita la dua represo de HEL


Estas preskaŭ elĉerpita ankaŭ la dua represo de "Historio de la esperanta literaturo". El la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer nur trideko da ekzempleroj restas en la stokejo de LF-koop, la eldonejo. Certe eblas ankoraŭ provizi ĝin ĉe iu libroservo, sed probable dum pluraj monatoj la titolo ne estos disponebla ĉe la eldonejo mem, atende pri la dua eldono.

La sukceson de la 750-paĝa verko, kies produktokvanto per la dua eldono atingos milon da ekzempleroj (en nur iom pli ol du jaroj), sigelis la asigno de la du plej prestiĝaj premioj en Esperantio nuntempe: premio OSIEK kaj unua premio Grabowski, ambaŭ en julio 2016.

Al la vendoj kontribuis pozitive eĉ la negativa reklamo fare de Jorge Camacho Cordón, ĉar inteligentaj legontoj volas rekte formi al si opinion, mem aĉetante la verkon.

La verko "Historio de la esperanta literaturo" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 633 8-B, 13 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0901 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.1286 s s