Esperanta Civito

Paradoksoj en LOdE-sondadoj


La vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill, estis indikita kiel la Esperantisto de la Jaro 2016 en sondado de "La Ondo de Esperanto". Sed aliflanke alia sondado de LOdE esprimas pesimismon pri UEA, ankaŭ pro eraroj pri kiuj ĝuste s-ro MacGill kunresponsas.

"Inter la fiaskoj la plej malhonoran lokon okupas la malfruo de la revuo Esperanto, la ŝrumpon de la membraro de UEA, la Afrika konflikto kaŭzita de du samnumeraj kontinentaj kongresoj, la fermo de Ipernity, la malsukcesoj de la estraro de UEA" listigas la redakcio de LOdE.

Efektive la 2016a estis malbona jaro por UEA, des pli se oni apartenas al la alo kiu kontraŭas la emancipiĝon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, aŭ trovas ke la eterna statutbatal' ne finiĝis per harmonia bal'. Pri Sennacieca Asocio Tutmonda eĉ ĝia prezidanto ne povas indiki sukceson.

Male, la pasinta jaro estis pozitiva kaj por la Esperanta Civito kaj por la paktintaj establoj ĝenerale. La civitanaro kreskis, la elektoj por la Senato regule kaj demokratie okazis, estis inaŭgurita la Okcidenta Legacio kaj translokita la Orienta, la Civito ekspansias en Afriko kaj auspiciis kontinentan kongreson, startis ARTE kaj TEJO auspicias ĝian duan eldonon, LF-koop kaj Esperanta PEN aĉetis apartamenton kaj LF-koop vendis la gazeton "Heroldo de Esperanto" post regula plenumo de la jarkolekto, same kiel sukcese aperadis "Literatura Foiro". Firmiĝis la pozicio de esperanto en PEN Internacia, Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj kaj Naturamika Internacio.

Demando pendas pri la reala valoro de la virtualo. "La plejmulto de la respondintoj elstarigis la rolon de la lingvoinstrua retejo Duolingo kaj la sukcesan kampanjon de Amikumu" daŭrigas LOdE. Sed aliflanke oni ploras pro la morto de Ipernity. Almenaŭ la morto, en la virtualo, estas reala... Cetere, kiel taksi la finon de LOdE kiel papera gazeto? Ĉu sukceso, ke ĝi fariĝas nur virtuala?

(HeKo 634 1-A, 15 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2179 s s 
  Total: 0.2322 s s