Esperanta Civito

Ĉu pli da garantioj por eniri la Pakton?


La Forumo de la Esperanta Civito diskutos la proponon aktivigi la artikolon 6 de la Foruma Reglamento. Ĉi tiu fiksas du eblecojn: a) haltigi dum difinita tempo la pritrakton de la aliĝo al la Pakto de specifaj kategorioj de establoj (ekzemple tiuj sen jura personeco, tiuj unupersonaj ktp); b) difini la dokumentojn necesajn por peti la aliĝon al la Pakto, krom tiuj preskribitaj de la Pakto mem.

La delegitoj de LF-koop kaj de KCE ĉe la asembleo de la paktintoj proponas ke, dum la tuta mandato 2017-21, la aliĝontoj havu juran personecon. Krome ili devus liveri kvitancon pri la aĉeto kaj depono de la adekvata kvanto da spesoj, necesa por pagi la administrajn kostojn en kazo de eksiĝo/eksigo (ĝi varias de unu al ok, laŭ la kontingentoj de la Monda Banko) kaj liveri la bilancon kaj spezkalkulon de la lasta administra jaro.

La ekspansio de la konsorcio kaŭzas bezonon de koherigo, al kiu parte respondas la rezolucio proponita de la "svisa akso". La multiĝo de posedataj aŭ/kaj administrataj nemoveblaĵoj certe havas sian pezon en la zorgo de la proponintoj, celantaj ekonomian kaj administran sanon por la tuta Civito.

(HeKo 634 4-C, 18 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0870 s s