Esperanta Civito

Raŭmisme informa filmo pri Esperant(i)o


Ĵus aperis "Sentiments", okminuta filmo en lumdisko (DVD), informanta pri Esperant(i)o el raŭmisma vidpunkto. Ĝi estis realigita de studentoj en la Belarta Altlernejo de Angulemo (Francio), neesperantistoj, kiuj pli rapide kaj pli bone komprenis raŭmismon ol ĉiuj finvenkistoj kalumniantaj ĝin en diversaj latitudoj.

La filmo estas en esperanto kun subtitoloj en la franca. Ĝi kombinas intervjuon al du esperantistinoj kun arkiva filmo el fama esperanta kulturcentro kaj pliaj scenoj, preparitaj de la studentoj mem. La tuto impresas freŝe kaj pozitive. La filmo povas ricevi subtitolojn en kiu ajn lingvo.

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas ekzamenonta la eblecon disvastigi "Sentiments" por subteni la informadon pri Esperant(i)o.

[HeKo 327 4-C, 31 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0534 s s