Esperanta Civito

Unua kurso por la formado de Civitaj kadroj


Estas kunvokita la unua kurso por la formado de kadroj de la Esperanta Civito, kun la celo prepari aktivulojn por la sektoroj de informado, propagando, publikaj rilatoj, asemblea tekniko. La kurso koincidos kun la Esperantologia Fakultato organizata de Kultura Centro Esperantista en Svislando, 23-29 julio 2017.

Al la kurso estas invititaj: a) la Civitaj geparlamentanoj; b) la legaciaj asistantoj kaj korespondantoj; c) la komisiitoj pri specifaj projektoj; d) la membroj de Civila Esperanta Servo. La trejnistoj estas fakuloj, ankaŭ ne esperantlingvaj, elektotaj de la vickonsulo pri klerigado, kiu difinos la programon interkonsente kun la Komitato de KCE.

"La iniciato celas firmigi la strukturon kaj valorigi la homajn resursojn, precipe kiam la Esperanta Civito estas spertanta kreskon de sia aktivularo, kun la enveno de pluraj personoj sub la kvindeka aĝjaro" klarigas la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu ĵus subskribis la koncernan dekreton.

"La plej granda bezono en la nuna Esperantio estas preparo al la solvo de interkulturaj demandoj" klarigas sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo. Laŭ li, "la tradicia esperantismo transdonas nur gramatikon kaj leksikon, la raŭmismo devas transdoni ankaŭ kompetenton pri interkulturaj demandoj: tio karakterizos ĉi tiun kurson".

La enironta Konsulo, sen. Chamberline Nguefack, esperas ke dua kurso povos okazi jam ĉi-jare en Afriko.

Pli da informoj ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 634 9-C, 22 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0519 s s