Esperanta Civito

Internacia Literatura Konkurso Abritus EKRA 2017


Ankaŭ ĉi-jare la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" en Razgrado (Bulgario) anoncas jam tradician internacian literaturan konkurson, por originalaj esperantaj poezio kaj humuro.

La sendotaj verkoj estu komputile skribitaj kaj per pseŭdonimo subskribitaj. Ili ne estu publikigitaj. La nomon kaj adreson la partoprenantoj sendu en aparta koverto, se per ordinara poŝto, aŭ per alia mesaĝo, se per komputilo.

Poŝtadreso: Esperantista Domo de Kulturo, strato Sveti Kliment 36, ap. 1, BG-7200 Razgrad.
Retadresoj: esperanto_razgrad ĉe mail.bg (por sendi verkon) kaj ekra_razgrad ĉe mail.bg (por pseŭdonimo kaj adreso).

La limdato estas 31 majo 2017. La rezultojn oni anoncos kadre de la tradicia festo ABRITUS, 9-11 junio 2017.

La premiitaj verkoj aperos en "Literatura Foiro" aŭ "Bulgara Esperantisto" aŭ "Esperantista Tribuno".

(HeKo 635 1-B, 23 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0869 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.1314 s s