Esperanta Civito

Publikrilata strategio pli homogena por la Esperanta Civito


La Kapitulo de la Esperanta Civito ĵus konfidis al la Vickonsulo (responsa pri eksteraj rilatoj) la prizorgon de la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano pri la minor(itat)aj lingvoj.

"La gekolegoj opinias ke mi estas la plej kompetenta pri la temo, estinte unu el la subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, en 1996" komentarias sen. Giorgio Silfer. "Tamen pro alia kialo tiu ĉi dosiero estas unu el la plej gravaj sur mia skribotablo. Ĝi povas konduki al pli homogena publikrilata strategio, ĉar ĝi envolvas diversajn entojn kun kiuj la Esperanta Civito rilatadas, sed ĝis nun sen efektiva kontakto inter si."

Prof. Silfer aludas precipe al PEN Internacia kaj UNPO, kiuj situas inter la kvin lanĉintoj de la protokolo, kaj al Konsilio de Eŭropo. Li estas laboranta por rilatigi al la Protokolo ankaŭ aliajn subjektojn, unuavice la Asocion de Lingvotestistoj Eŭropaj. Tiel okazas, ke tegmentaj organizoj de unuopaj paktintoj kaj subjektoj partneraj por la Civita agado konverĝos al komuna celo.

Tiu konverĝo akcelas la rolon de la Civito por transnaciaj rilatoj, sub la devizo: "La tegmentaj organizoj de niaj paktintoj partumu la samajn interesojn de Esperantio".

(HeKo 635 3-C,  26 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0582 s s