Esperanta Civito

Esperanto federigas la svisajn PEN-klubojn


La PEN-centroj reprezentantaj la literaturojn alemanan, romandan, tiĉinan kaj romanĉan akceptas la statuton proponitan de c-ano Giorgio Silfer nome de Esperanta PEN-Centro. Naskiĝas tiel la Association PEN suisse pour les droits linguistiques, konforme al la artikolo 60 kaj sekvaj de la Svisa Kodo.

La nova asocio celas: a) organizi konferencojn, kongresojn, debatojn kaj aliajn manifestaciojn pri la lingvaj rajtoj; b) faciligi la koheremon kaj interagadon inter la PEN-centroj kies oficiala sidejo estas en Svislando.

Tri kernaj problemoj estis solvitaj danke al la esperantista sagaco. Unue, la laborlingvo: ĝi estos la franca, ĉar ĝi estas la sola nacia svisa lingvo kiu rolas kiel oficiala de PEN Internacia; tial nur la dokumentoj en la franca estos aŭtentaj, kvankam estas rekomendinda la traduko al la germana, itala, romanĉa kaj esperanto. La mencio de ĉi-lasta estas statute formaligita.

Dua punkto estas la financa. La statuto elturniĝas tiel, ke la asocio havos nur kolektivajn membrojn (la kvar fondintajn PEN-centrojn) kaj la jara kotizado konsistos po unu franko je ĉiu individua membro (do nur dudek por la esperanta, kontraŭ kvarcent por la alemana, ekzemple).

Tria elemento estas la gvida instanco. La statuto fiksas kvinopan prezidumon kun kvarjara mandato: po unu membro je ĉiu PEN-centro, plus la kasisto. La prezido rotacias: en 2017 alemano, en 2018 romando, en 2019 tiĉinano kaj en 2020 Esperantiano.

Ankaŭ la Asembleo funkcios paritete: po du delegitoj por ĉiu membro. Por la Esperanta PEN probable la asembleanoj estos c-anoj Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer.

La nova asocio specife okupiĝos pri la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano kaj la organizo de la konferenco de la lingvorajta kaj tradukarta Komitato de PEN Internacia, venontjare en Bielo, la sola efektive dulingva urbo en Svislando.

(HeKo 635 4-B, 27 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0209 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0685 s s