Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, februaro 2017


Laŭ la servo interna al fondumo Pro Esperanto, februaro 2017 alportis la sekvajn variojn:

UEA 2838,90 -- minus 1%, ĉar la elekto de la novaj geredaktoroj de la asocia organo iel kuplas ĝin al privata entrepreno kun propraj interesoj; certe eblas ke la interesoj de ambaŭ flankoj kongruos, sed sendependa profesiulo aŭ surloka dungito donus pli da garantioj -- kaj la estraro ne povas permesi al si pli ol tri maldungojn en tri jaroj...

TEJO 285,52 -- je 0%, ĉar la asocio vervas organize, ankaŭ publikrilate ĉe ekstera publiko; sed la buĝeto 2017 ankoraŭ ne ekzistas.

FPEF 261,74 -- plus 0,34%, pro la okazigo de la unua kurso por formado de kadroj, tuj post la dua (J)ARTE kaj la starto de diversaj projektoj.

KCE 908,30 -- plus 0,8%, pro la firmiĝo de diversaj projektoj, inkluzive la lanĉo de propra informilo, post rezigno pri kolektiva abono al la malfruanta HdE. Tamen finance ĝenas la eksterordinara kosto pro anstataŭigo de la bruligilo ĉe la hejta sistemo.

LF-koop 187,08 -- minus 0,55%, pro la nesolventeco de Lexus rilate la aĉeton de HdE.

PEN 181,02 -- plus 0,5%, pro la fortiĝo kadre de la laboro sekve de la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano.

SG Lexus 18,63 -- minus 31%, pro nesolventeco, perdo de la plej grava kliento (KCE), kreskanta malfruo, teknikaj (kun la "Indianoj") kaj juraj (kun la vidvino de s-ro Lima)  problemoj.

La monato februaro 2017 malkovris skeptikon pri la sorto de Lexus, kaj ne nur.

(HeKo 635 6-C, 1 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0864 s s