Esperanta Civito

TEJO-komitatano Fischer-Kotowski prognozas UEA-katastrofon


La opozicia komitatano Pawel Fischer-Kotowski (kiu kampanjis kontraŭ la emancipiĝo de TEJO, same kiel Osmo Buller) prognozas katastrofan jaron por Universala Esperanto-Asocio. Jen lia publika analizo:

Ne nur pro la problemoj de sia oficiala organo UEA pli kaj pli sinkas en krizon. Post la perdo de kvarono el la inviduaj membroj en 2016, plia perdo ĉi-jare iĝas malpli verŝajna. Kaj se ĝi okazus, tio ne plu estus harhirtiga, sed kalviga. En la pasinta jaro UEA atingis sian malpinton -- tiom malmultajn individuajn membrojn ĝi ankoraŭ ne havis post la dua mondmilito.

La nuna estraro de UEA ne estas bonŝanca se temas pri personaj elektoj. La nova ĝenerala direktoro, kiu enposteniĝis en majo 2016, antaŭ kelkaj semajnoj konfesis en la intervjuo por Ĉina Radio Internacia, ke por la posteno estis kandidatoj pli spertaj ol ŝi. Ankaŭ la laŭvicaj redaktoroj de la revuo "Esperanto" evidentiĝas maltaŭgaj por tiu rolo (...) Dume, la oktobra numero atingis la unuajn abonantojn nur fine de decembro. Mankas indikoj pri la novembra kaj decembra numeroj, sed ni scias ke ekde la januara numero provizore redaktoras la vicprezidanto Stefan MacGill.

La subteno por la nuna estraro ĉirkaŭ la 102a UK en Seulo povos fali same abrupte kiel la membraro. Tiam estos jam evidente ke la kongreso estas eĉ malpli granda ol tiu en Nitro. Ĉu tiu UK markos ankaŭ la finon de la Strategia Laborplano 2013-2017, kaj se iu kuraĝos relegi ĝin, tiu povos nur vaste malfermi la okulojn: ĝi ne estis realigita eĉ dekone, atenta observanto en pluraj kampoj notus malprogreson kompare kun la situacio en 2013 kaj aldone al ĉio ĉi -- la estraro dediĉis tre multajn tempon kaj atenton al aferoj kiuj havas neniun ligon al la asocia strategio. Espereble oni faros en Seulo formalan pritaksadon de tiu Strategio antaŭ ol la komitato ĝoje kaj fide aprobos iun dokumenton por la postaj jaroj.

Alia komitata traktindaĵo estos la estrara raporto pri la pasinta jaro, kiu heroldos ne nur drastan ŝrumpon de la membraro, sed ankaŭ tiun de la financoj -- estas antaŭvideble ke la deficito en 2016 estos eĉ pli granda ol oni buĝetis kaj ankaŭ ĝi iĝos nova negativa rekordo. Al la ekstraj kostoj kontribuas nun la Volontula Domo, kiu laŭplane jam en 2017 devus doni profiton. Pliajn batojn al la estraro povas kaŭzi konduto de la junulara sekcio -- ĝi ĵus amike ekrilatis kun la Esperanta Civito kaj estas malfacile antaŭvidi kiujn paŝojn ĝi entreprenos poste. Ĝi ja iĝis sendependa.

Ĉu en tiuj cirkonstancoj la komitatanoj daŭre fidos la estraron? Ĉu ili donos verdan lumon por pliaj "renovigoj" kaj "modernigoj", inter kiuj ankaŭ la daŭrigo de statutaj ŝanĝoj?

(Pawel Fischer-Kotowski)

HeKo 636 5-A, 5 mar 17
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0612 s s 
  Total: 0.0759 s s