Esperanta Civito

Unuafoje mankis la unuanimeco en la Eŭropa Konsilio


Unuafoje la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis elektita sen unuanimeco. Kontraŭ s-ro Donald Tusk voĉdonis ĝuste lia patrujo, Pollando. Temis pri reelekto, por la dua parto de la mandato, kiu finiĝos en 2019.

Teorie, Eŭropa Konsilio estas la malperfekte pariteta branĉo de Eŭropa Unio: en ĝi sidas po unu ĉefministro aŭ ŝtatestro de la dudek ok membroŝtatoj. Ĝi ne estas konfuzenda kun Konsilio de Eŭropo, kiu situas en Strasburgo kaj okupiĝas prioritate pri homaj rajtoj, kun multe pli vasta ŝtatomembraro.

La opozicio de la pola reprezentanto povus efiki negative al la konkludoj de la okazanta kunveno de la Konsilio. La demando estas, ĝis kioma punkto la malŝato kontraŭ Tusk flanke de Varsovio signifas esence polan problemon, nome ekde kiam ĝi esprimas pli vastan kritikon al la nuntempa strategio de Eŭropa Unio.

Probable la sinteno de Pollando evidentiĝos la 25an de marto, kiam en Romo okazos eksterordinara kupola kunveno de EU, koincide kun la 60a datreveno de la Traktato de Romo.

(HeKo 637 1-E, 10 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0600 s s