Esperanta Civito

Pliaj deliroj de "Libera Folejo"


Kalle Kniivilä alinome Karleto Kiunivela havas specialan tendencon montri sian mankon de profesieco, kiam temas pri agentejo KOSMO (kiu denuncis lin kaj lin devigis al publika pardonpeto) aŭ pri la gazeto "Heroldo de Esperanto".

Laŭ peto de la koncernatoj, ni aperigas precizigon pri la plej gravaj falsaj informoj en lia lasta artikolo pri HdE.


1) Titolo: "La Civito eldonis propran Heroldon". Malvere. La Esperanta Civito eldonas neniun periodaĵon.

2) "KCE vendis pasintjare Heroldon al Fabrício Valle". Malvere. Kultura Centro Esperantista ne vendas tion, kion ĝi ne posedas. Kiel klare anoncite kaj komprenite de ĉiu kiu ne havas la obtuzan menson de Kalle Kniivilä, la gazeton vendis Kooperativo de Literatura Foiro al Sociala Grupo Lexus.

3) "Dum multaj jaroj Heroldo de Esperanto estis la ĉeforgano de la Esperanta Civito". Malvere. La unusola oficiala organo de la Esperanta Civito estas la retagentejo HeKo, specife la HeKomunikoj markitaj per la litero C.

4) "Lastatempe ĝi tamen ekhavis problemojn kaj dum longaj periodoj aperis neregule". Malvere. HdE aperis regule dum pli ol dek kvin jaroj, eĉ pli ofte ol en la epoko de Jung kaj Sikorska (dek sep numeroj anstataŭ dek ses jare) kaj dum la lastaj tri jaroj. Rajde de iu jarduo okazis malfruoj, sed Lexus ricevis akurate aperantan periodaĵon, kies nuna malfruo dependas nur de la aĉetinto.

5) "Se la [vendo]kondiĉoj ne estus plenumitaj, KCE povus rompi la kontrakton kaj repreni Heroldon." Malvere. Nur LF-koop povus rompi la vendokontrakton. KCE estus kolektiva abonanto, kaj eventuale rezignus pri kolektiva abono.

Bonŝance, LibFol ne modifis la deklarojn de s-ro Fabrício Valle, kiuj kongruas kun la vero, male al la mensogoj de Kalle Kniivilä, tial "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito ekde 2005, kaj ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde 2004.

(HeKo 637 9-B, 18 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0590 s s