Esperanta Civito

Papa bondeziro en nia lingvo


Papo Benedikto XVI hodiaŭ bondeziris en pli ol 60 lingvoj, okaze de la Paska beno. La lastaj du salutoj estis en esperanto (Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta!) kaj latino. En nia lingvo tio okazas ekde Pasko 1994.

Okaze de tiu saluto, ni publikigas eseon de la (tiam ankoraŭ ne) Konsulo de la Esperanta Civito, cirkulintan ĝis nun nur en la itala lingvo. Estas medito pri la lekcio de Papo Ratzinger en Ratisbono, 12 septembro 2006, kiu kaŭzis fortajn protestojn en la islama mondo. Prof. Giorgio Silfer, kvankam senkonfesia laiko, intervenis defende al Benedikto XVI. Verŝajne li estis la sola senkonfesiulo kiu tion faris.

* * * * *

La lekcio fare de Benedikto XVI en Ratisbono la 12an de septembro 2006 eble enhavas la plej gravan teologian kaj filozofian novaĵon en la kristanismo, de post multaj jaroj. Kiel ofte okazas ĉe interesaj aferoj, la atento estis deturnita al parentezo kun ekzempla valoro.

Papo Ratzinger min surprizis ĝojige, kiel senkonfesian laikon, pro sia analizo, kiu superas longan tradicion eksterraciisman en la kristana kaj katolika penso. La papo el bavara origino dissolvis kontraŭdirojn postrenesancajn, ekde la kontrasto inter "homo kreda" kaj "homo racia" ĉe Bernardino Telesio, tra la antihelenisma reĵetokrizo de la (kontraŭ)reformo, ĝis la disponebloj (tamen nur en estetiko) de la lombarda filozofo Antonio Rosmini, ĝis novtomismo kaj la streboj de modernismo, lasta granda fenomeno de renovigo en la romkatolika mondo, proksima al la religieco de Giuseppe Mazzini, kaj vrakinta pro la reago (aŭ reakcio) sub Pio X.

En la lekcio de Ratisbono Benedikto XVI kontestis la redukton de la racio je simpla ornamo, la negon pri ĝia kapablo trafi la bonon kaj la veron sen helpo transcenda (kiu daŭre necesas por la "savo"). Lia kontesto bazas sin sur la koncepto de "analogia entis", tiel formulita de la kvara Laterana Koncilio: Inter creatorem et creaturam non potest tanta dissimilitudo notari, quin inter eos maior sit dissimilitudo notanda.

El tio papo Ratzinger iras ĝis kritiko pri ĉiu klopodo por malhelenigo de la kristanismo, nome por nego pri la renkonto (perceptita kiel providenca) inter la biblia mesaĝo kaj la greka penso (filtrita tra la kategorioj de la kristanismo). Heroldo de tiu malhelenigo, en la teologia panoramo de la pasinta jarcento, estis la luterana Adolf von Harnack, citita en la ratisbona lekcio. Sed la radikoj de tiu penso sobas pli funden, kvazaŭ konstanta tento en la kristanismo, ĝis la volontismo de Duns Skoto kaj la bibliismo de Lutero (lia principo Sola Fide, sola Gratia, sola Scriptura). Ili eĉ atingas la Malnovan Testamenton, se ni legas Eliron 24, 7: kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos – tiel, ke la aliĝo de la juda popolo al Bono venis antaŭ la kono pri Bono mem, nome ili estus akceptintaj la Toraon antaŭ ol koni ĝin, kaj tiel la bono ne bezonus rekoneblon fare de la racio: la bono estus tio, kion Dio decidas kiel bonon, eĉ se arbitre.

Laŭ tiu linio ni atingas teologian kritikon kontraŭ Islamo. "Ĉu Islamo estas perforta religio?" – jen la aktuala demando, fontinta el la citaĵo el la bizanca imperiestro kaj humanisto Manuelo II Paleologo.

Pri la citaĵo kiu kaŭzis la reagojn de la islama mondo, kaj interesus la politikiston pli ol la filozofon, mi deziras emfazi du cirkonstancojn. La unua estas la dato de la lekcio: la tagon post la Dekunua de Septembro. La dua estas la referenco ne tiom al la vortoj de Manuelo II Paleologo (el kiuj Benedikto XVI distanciĝas per prudenta, eĉ se iom taŭtologia la imperiestro, kun akreco tre surpriza kiu nin mirigas, asertas...), kiom al la samloke cititaj vortoj de Ibn Hazn, deklaranta ke Dio eĉ ne estus ligita de sia propra parolo kaj nenio devigus lin malkaŝi al ni la veron. Se tia estus Lia volo, la homo devus eĉ praktiki idoladoron.

El teologia vidpunkto, la plej tikla problemo ne estas la sankta milito, sed la nuligo de la individua volo en tiu de Dio, karakteriza por Islamo, el kio devenas ankaŭ la sankta milito, la martira sinmortigo, la perforto kontraŭ la aliaj kaj si mem nome de la kredo, kaj kontraste kun la racio, interpretata de papo Ratzinger laŭ la linioj de la helenisma filozofio.

Sed kio do igas religion "perforta"? Unue la teologia doktrino mem: Islamo povus esti difinita kiel perforta ĝuste pro sia maniero antaŭmeti la demandon de Vero kaj Bono, dekroĉante ilin el la rezonemo kaj komprenemo homaj. Efektive tio okazas en ĉiuj pensofluoj de la Umao, kiu tiel similas al la menciita judaro ĉe la ceremonio de la interligo. Sed laŭ tiu perspektivo (aŭ retrospektivo) ankaŭ hebreismo estus religio strukture "perforta", trans sia historia itinero. Kaj ankaŭ kristanismo, laŭ kelkaj internaj prilaboroj teologiaj kaj filozofiaj. Kiom da okcidentanoj, kies civilizo radikas en la kristanismo, veantaj kontraŭ la islama fundamentismo, pretus akcepti tian bumerangon?

Benedikto XVI, kiel eminenta teologo, emfazis la limojn de strikte teologia analizo, ĉiukaze farinda, por delokigi la diskurson al nivelo homa kaj racia (do ankaŭ historia): la nivelo kiu ebligas la kunvivon kaj la dialogon inter la religioj. La volboŝlosilo estus humanismo aŭtenta, fondita sur racio kiu ne ekskludas la transcendon; humanismo kiu eĉ akceptas la transcendon. Tia humanismo ebligis la mezepokajn diskutojn inter hebreaj, kristanaj kaj islamaj intelektuloj. Laŭ honorkodo: la komuna sagaco, la homa akordo.

La apudigo de tiuj citaĵoj al la dato de la Dekunua de Septembro efikis eksplode: la islamaj reagoj estis emocia kaj politika, ne racia kaj teoretika. Verdire Benedikto XVI ne estis tenera kun la sekulariĝinta okcidento; sed ĝuste la reaktivigo de la religio kiel esenca elemento de la okcidenta civilizo, apud la racio, fortigus la konsideron pri eklezio kontrasta al la umao, kvankam heroldo de konfronto sen perforto.

La lekcio de Ratisbono estas ekstreme grava teksto, kiun ĉiu sincera laika eŭropa intelektulo (do bona konanto pri la sanktaj skriboj, des pli se ateisto) certe legos kaj profundigos, tial ke sintezo pri la helenisma penso kaj la jude-kristana etiko situas ĉe la origino de nia civilizo. Laŭ mi ne estas hazardo ke ĝuste ĝermana teologo tion interpretis: ja la transiron de la antikva al la meza epoko, de la mediteranea kaj helenisma Eŭropo al la karola kaj kristana Eŭropo, gvidis ĝuste la bezono integri du elementojn fremdajn al la radikoj de la romieco – unuflanke la ĝermanismon kaj aliflanke la monoteismon nek senpersonecan nek emanisman el hebrea origino.

(Giorgio Silfer, 18 septembro 2006)

[HeKo 327 8-A, 8 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0566 s s