Esperanta Civito

La Blanka grupo pledas por Konstitucia amendo


Konforme al sia programo okaze de la lastaj elektoj al la Senato, la Blanka grupo ekpaŝas por la amendo de la artikolo 17 de la Konstitucio, per formala peto de la grupestrino, sen. Anna Bartek, al la Konsulo por ke ŝi entagordigu konsultiĝon pri la temo okaze de la baldaŭa senata sesio en Loklo.

La esenca punkto estas la tria paragrafo, kaj ĝia apliko per Lex Suffragatoria. La opozicio delonge batalas por elimini la balotpremion kaj atingi absolutan proporcion en la reprezenteco, gardante la D'Hondt-metodon.

Jam okazis amendo en 2008, kiu malaltigis la balotpremion de ok al ses postenoj (kun la ceteraj dek tri proporcie asignendaj). Sen la balotpremio, probable en la nuna Senato la opozicio havus unu plian voĉon.

La Verda grupestro, sen. Julio Herrero, opinias ke la majoritato pretas diskuti ĉi tiun temon, kaj eventuale alion pri la konsisto de la Senato, kiel la aĝlimojn por kandidato. Nuntempe ne rajtas kandidati al la Senato la gecivitanoj sub la 25a kaj super la 75a aĝjaro.

[HeKo 639 5-C, 1 apr 17]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Mi ĉiam opiniis, ke absoluta proporcieco, eventuale laŭ la d'Hondt-metoda kalkulo de la seĝoj, estas la plej demokrata en ĉiuj reprezentaj institucioj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0573 s s