Esperanta Civito

Zamenhofa jubileo koincide kun parlamenta inaŭguro


La unuaj Civitaj senatanoj atingis Ĉaŭdefonon, kie ili tranoktas ĉe la Esperanto-Domo, atendante la inaŭguron de la nova parlamenta mandato 2017-21. La plejmulto alvenos 12 aprilo 2017, tagon antaŭ la parlamenta sesio: inter ili, la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kiu prezidos la unuan seancon, en la urbodomo de Loklo. La Esperanto-Domo estos plene okupita.

Dum la semajno disvolviĝos ankaŭ la Asembleoj de Kultura Centro Esperantista (la 14an posttagmeze) kaj de Kooperativo de Literatura Foiro (la 15an posttagmeze).

La 14an matene okazos celebrado de la Tago de Ĉiuj Pioniroj, honore al la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof, kun festparolado de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Sekvos vizito al ekspozicio pri la kontribuo de la hebrea komunumo al la progreso de la urbo, en la Historia Muzeo de Ĉaŭdefono.

De plej fore partoprenas sen. Riichi Karibe, kiu argumentos pri sia pacifisma leĝopropono. La opozicio anoncis jam favoran voĉon, pere de la Blanka grupestrino, sen. Anna Bartek.

Estas atendo pri la alparolo de la baldaŭ eksa Konsulo, komence de la Foruma sesio. Laŭ sia indiko, ŝi retrospektivos pri la finiĝinta mandato. Neniu informo pri la enhavo de la alparolo de la nova Konsulo, Chamberline Nguefack Zedong (kiu ne ĉeestos fizike), escepte de la tre probabla anonco ke la posta parlamenta sesio estos kunvokita al Afriko.

[HeKo 640 4-C, 9 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0565 s s