Esperanta Civito

Ekis la kvara mandato de la Civita Parlamento


En la solene bela kadro de la Konsilantara Salono de la urbodomo de Loklo ekis hodiaŭ la kvara mandato de la Civita Parlamento. Jam la trian fojon la ĉarme karakteriza palaco gastigas la inaŭguran sesion: sola escepto en 2007, ĉe la parlamentejo de Eŭropa Unio en Bruselo.

Kiel en aliaj okazoj la urbestro bonvenigis niajn geparlamentanojn kaj akceptis la ĵuron de lojaleco al la Konstitucio. En sia saluta alparolo s-ro Claude Dubois emfazis la kulturan horizonton de Loklo, inkluzivita kun Ĉaŭdefono en la Mondan Kulturan Heredaĵon ĉe Unesko. Respondante al la saluto ankaŭ nome de la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kaj de la eniranta, Chamberline Nguefack, la Vickonsulo memorigis tri historiajn anekdotojn.

La unua esperantisto en Svislando estis elementa instruisto en Loklo, iu Hans Dubois, kiu iniciatis interlenejan korespondadon per esperanto jam en 1898. Interalie, li listigis siajn gelernantojn en alterna vico: knabo-knabino, knabo-knabino ktp. Tio spegulis avangardan pensmanieron por la epoko. Krome, en Loklo vivis dum kelka tempo Pierre Ceresole, esperantisto kaj fondinto de Internacia Civila Servo: ne hazarda koincido, la diskuto hodiaŭa pri pacifismo, dum la Senata sesio. Fine, eblas paroli pri Andersen-koridoro, ĉar la fama fabelisto (kies rakontojn jam tradukis Zamenhof mem) loĝis relative longe kaj en Loklo (1833) kaj en Malago (1862), du pioniraj urboj por nia lingvo.

La gastinganto multe aprezis la suprajn vortojn, kaj konfesis ke en sia infanaĝo lin instruis pri fluto iu s-ino Perrenoud, de kiu unuafoje li aŭdis pri esperanto. La amikeco de tiu sinjorino tre gravis por li, kaj lasis tre pozitivan spuron pri la zamenhofa donaco al la homaro.

Aperitivo tre agrable fermis la matenon, dum kiu la Forumo pritraktis ĉiujn punktojn de sia tagordo.

[HeKo 640 6-C, 13 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0587 s s