Esperanta Civito

Esperantaj proponoj por la Pac-Komitato de PEN Internacia


La esperanto-centron de PEN Internacia reprezentos c-ano Zeki Ergas, okaze de la jara internacia konferenco en Bledo (Slovenio), la venontan monaton. Kune kun la alia delegito, sen. Giorgio Silfer (kiu tamen ne partoprenos ĉi-jare, ĉar engaĝita sur alia fronto) li ellaboris diversajn proponojn.

La unua estas ŝanĝo de strategio por la konferencoj de la Pac-Komitato, tiel ke ili okazu ankaŭ aliloke. Tiam eblus asembleoj en/apud regiono interesata de la bezono de paco: Birmo, Tibeto, Proksima Oriento, Turkio (pro la kurda demando), Ukrajno... La slovenoj gardus la prezidon de la Komitato.

La dua propono estas kupli la aktivecon de la Pac-Komitato al la kampanjo 2016-19 de PEN Internacia pri "Literaturo kaj mislokitoj". Tial la asembleoj povus okazi ankaŭ en regionoj interesataj de la migrofluoj: suda Italio, Grekio, Turkio, Proksima Oriento...

La tria ideo estas interesigi pri la Pac-Komitato (kaj PEN Internacia) gravajn verkistojn kiuj efektive laboras por paco. Ni pensas pri Orhan Pamuk, Amos Oz, Hanan Awad, ekzemple. La plej simpla vojo estas kandidatigi ilin al Pac-Nobelo. Ĉiujare nova kandidato, plus tiuj de la antaŭaj jaroj. La kandidatigon decidus la asembleo de la Pac-Komitato de PEN.

La strategion de niaj verkistoj unuafoje influos ankaŭ la ĵus aprobita Lex Pacificatoria, de la Esperanta Civito.

(HeKo 641 7-B, 21 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0583 s s 
  Total: 0.0723 s s