Esperanta Civito

Plia kredito koncedita de LF-koop al Brazilo


Pro la transnacia solidareco interna al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj pro simpatio al la brazila esperantistaro, en dato 15 aprilo 2017 la ĝenerala Asembleo de LF-koop decidis ankoraŭ preteratenti la malfruon de Sociala Grupo Lexus en la partopagoj pro la aĉeto de "Heroldo de Esperanto".

LF-koop atendas la duan partopagon (januaran) antaŭ la fino de aprilo, kaj per postaj akurataj monataj partopagoj ne estos konsiderata la jam kvarmonata malfruo.

LF-koop esperas ke, danke al sia favora sintenado, Lexus sukcesos realigi siajn planojn.

La supra estis komunikita al direktoro Fabrício Valle tuj post la Asembleo.

(HeKo 641 9-B, 23 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0549 s s