Esperanta Civito

TEJO: celo 25.000 trafita pli ol 80 procente


"Se TEJO estus jam registrita ĉe la Komerca Ĉambro, ĝi ricevus du kontribuojn po kvincent eŭroj por sia monkolekto favore al Afriko." Ĉu aliaj pensis same kiel la du anonimaj mecenatoj kiuj kontaktis fondumon Pro Esperanto, sed retiriĝis kiam ili eksciis ke Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ŝvebas jure?

"Estas io eĉ pli grava: alia mecenato volis testamenti favore al TEJO, sed rezignis pro la sama kaŭzo." La konfidencaĵo fontas el la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, tra kiu estis kontaktita la asocia kasisto, s-ro Cédric Marchal. Li komunikis numeron de Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie: 24413030 -- laŭ kiu TEJO estis registrita jam en 2007. Sed la nova statuto ne rezultas ankoraŭ liverita al la koncerna instanco. Tial la legaconto momente rezignis.

Malgraŭ tiuj (kaj eble alies) rezignoj, estis sukcesa la monkolekto favore al la afrika IJK, pri kiu responsis prezidinto Lukasz Zebrowski. TEJO celis kolekti la duoblon de la mono pagenda al la EU-institucio por certigi al si la koncernan subvencion: do 25.000 eŭroj anstataŭ 13.000 -- la obolujon plenigis pli ol 21.000 eŭroj!

Pli ol ok mil eŭroj utilos por financi la partoprenon en la Internacia Junulara Kongreso, okazonta en Togolando komence de aŭgusto 2017.

(HeKo 642 1-A, 24 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0567 s s