Esperanta Civito

Tago de la Esperantaj Pioniroj


Okaze de la 14a de Aprilo (forpaso de Zamenhof), Tago de la Esperantaj Pioniroj, ni publikigas la resumon de la parolado de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, ĉe la inaŭgura sesio de la nova Parlamento, en Bruselo 19 marto 2007.

* * * * *
Gesenatanoj, gecivitanoj,

Ni estas en la sidejo de la Eŭropa Unio kaj vi vin demandas kial ni decidis esti en Bruselo hodiaŭ. Post kelkaj tagoj, fakte malpli ol semajno, estos datreveno kiu koincidos kun la publikigo de nova deklaro, eble eĉ deklaracio: la deklaracio de Berlino, tial ke Germanio laŭvice prezidas la Union.

La deklaracio de Berlino, kiu esence celas la relanĉon de Eŭropa Unio, venas okaze de la kvindeka datreveno de la Traktato de Romo. La traktato estis subskribita la 25an de marto 1957 en Romo fare de la reprezentantoj de ses ŝtatoj, la ses kiuj jam kuniĝis por la Eŭropa Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo: la embrio de la nuna Unio. Tiu traktato kreis la Komunan Eŭropan Merkaton kaj estis tre grava etapo en la procezo de integriĝo.

Mi rakontos anekdoton kiu klare montras kia estis la situacio en 1957. La traktato estas dokumento kiun oni nomas "ĉielarka": ĉielarkaj dokumentoj devas ekzisti en ĉiuj oficialaj lingvoj, kiujn oni distingas per koloro. La germana havas flavan koloron, la franca bluan koloron, la italoj jam ŝtelis nian koloron, la verdan; ktp...Tiam la oficialaj lingvoj estis nur kvar, kaj kompreneble la traktato devis aperi en ĉiuj kvar... Francoj malfidis ke en Italio oni presu la libron de la traktato: ili timis ke restos ortografiaj eraroj. Oni finfine konsentis ke la traktato estu presita en Parizo, kaj de Parizo venu ĉiuj libroj lukse binditaj. Kompreneble, la 24an de marto, la tagon antaŭ la solena subskribo de la traktato, la libroj ankoraŭ ne alvenis al Romo, ĉar en Parizo oni terure malfruis. Tiam la itala ministro Giulio Andreotti trovis presejeton en Romo, kie oni bindis la librojn kun tute blankaj paĝoj, escepte de la frontispico kun la preamblo komence kaj la paĝoj kun nomoj kaj loko por subskriboj fine. Kaj tiujn volumojn oni uzis por la oficiala akto.

Tiu vera anekdoto emblemas la situacion de antaŭ kvindek jaroj: la kunfondintoj de la nova Eŭropo konis la komencan situacion kaj havis ideon pri la fina celo, sed inter la du estis nur amaso da historie blankaj paĝoj.

En la futuro de la Esperanta Civito ne estas tiom da hazardo, pro la klareco de nia organiza sistemo. Ĉar la Esperanta Civito estas federa subjekto, dum Eŭropa Unio estas nek federa nek centralisma. EU estas la membroŝtatoj, reprezentataj ne paritete en la Eŭropa Konsilio (ne konfuzu ĝin kun Konsilio de Eŭropo). EU estas ankaŭ la parlamento elektita de la popoloj kun proporcia reprezento de landoj kaj partioj, parlamento kia ekestis nur en 1979. EU estas ankaŭ la Komisiono (en la 1950aj nur unu komisaro): oni nomas ĝin la registaro de Eŭropa Unio, sed fakte ĝi ne estas registaro. Ĝi estas instanco kreita por reprezenti la interesojn de EU vidalvide al la ŝtatoj: nome la membroŝtatoj elektas iujn komisionanojn por ke ili defendu la interesojn de EU kontraŭ la membroŝtatoj mem. Do la leĝodona instanco ne havas du branĉojn, el kiuj unu paritetan kaj alian proporcian, kiel en ĉiuj federismaj demokratioj (Germanio, Svislando, Usono ktp).

Altiero Spinelli, kies nomo indikas ĉi tiun palacon, estas unu el la patroj de la eŭropa unuiĝo, almenaŭ en la dudeka jarcento, dum en la deknaŭa jarcento alia italo estas mencienda: Giuseppe Mazzini, kies "Juna
Eŭropo" (1834) celis la federacion de ĉiuj liberiĝintaj kaj sendependaj popoloj. Spinelli estis unu el la subskribintoj de la Manifesto de Ventoteno, kiu gravas por la eŭropismo same kiel la Manifesto de Raŭmo gravas por la esperantismo. Spinelli simple proponis malfondi la Komisionon kaj krei registaron rekte elektitan de la Parlamento.Tion Eŭropa Unio ne faris, kaj ĝi spertas la negativajn konsekvencojn de struktura problemo, kiun ni en la Esperanta Civito ne havas.

Sed aliaj strangaĵoj kaj malagrablaĵoj ekzistas ĉe nia dankinda gastiganto. Ekzemple, hodiaŭ tra la Forumo ni akceptis novan establon en la Pakto. Komence de ĉi tiu jaro du novaj membroŝtatoj alvenis al la Unio, nome Bulgario kaj Rumanio. Se iu establo volus eliri el la Pakto, estus simple: la establo sin turnus al c-ano Martín kaj liaj kolegoj en la Kortumo, deklarus kial ĝi volas forlasi la Pakton, kaj la Kortumo verdiktus: "jes, ĝi rajtas forlasi" aŭ "jes, ĝi rajtas forlasi, sed nur post pago de siaj ŝuldoj al aliaj paktintoj", ekzemple. Ĉu vi kredas ke por Eŭropa Unio ekzistas tiel klara normo pri eksiĝo de membroŝtato? Oni scias kiamaniere oni eniras, sed oni ne konstruis la pordon por eliri. Ĝi estis antaŭvidita fare de la Konstitucia traktato, kiu estis tamen estis entombigita pro la negativaj referendumoj en Francio kaj Nederlando. Fakte laŭ mi, oni devintus tute alimaniere agi, oni devintus baloti en la sama tago aŭ en la sama semajno (ĉar se italoj kaj francoj voĉdonas semajnfine, britoj voĉdonas ĵaŭde). Kaj ĉiuj individuaj ŝtatanoj de Eŭropa Unio devintus referendumi – ne kiel okazis.

Se do iu rakontas al vi ke la Esperanta Civito estas ridinda, rakontu al tiu kiel funkcias Eŭropa Unio... Kaj emfazu, ke la Civito ne prenas la monon el la poŝo de la esperantianoj; dum ĉiuj eŭropanoj averaĝe donas al EU centojn da eŭroj ĉiujare. La Civito aplikas modelon de federismo kiun Eŭropo devus imiti. Niaj konstituciaj principoj referencas al modelo tute taŭga por la verkontoj de la konstitucio de Eŭropa Unio. Aldone ni konas efektivan civitismon, kiu ne estas eŭropa civitismo, ĉar ni ne estas nur eŭropanoj; temas pri la transnacia civitismo kiu kunigas homojn ene de komuna kulturo pere de komuna lingvo, de Meksiko ĝis Nepalo, de Belgio ĝis Kamerunio, ĝis Oceanio, Aŭstralio... Ni estas konstruantaj ĉi tiun civitismon: tial indas atentigi vin ĉiujn, kaj speciale la gesenatanojn kiuj faris sian ĵuron, ke ĉi tie ne ekzistas germanoj kun italoj, nek bulgaroj kun hungaroj; ĉi tie ekzistas nur Esperantianoj: homoj kun homoj, kiel dirus Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1905.

Vi ĉiuj estas Esperantianoj: ne demandu al la alia homo en kiu lando li naskiĝis, ĉar tio ne estas esperanta civitismo; demandu al la alia homo en kiu lingvo li estis edukita, se vi volas koni lian aŭ ŝian devenon: tio estas kongrua al la esperanta civitismo.

Tio kondukas nin al la dua parto de ĉi tiu mallonga parolado. Krom nova modelo de transnacia organizo, kio ni estas en la historio de esperanto, en la historio de la esperantistaro?

Ni estas inter la pioniroj; ni estas la daŭrigo de la homoj kiuj laboris antaŭ cent jaroj. Ne nur simbole: jam estas simbole, ke la Pakto estis lanĉita la 10an de aŭgusto (1998). Do la tagon post la 9a de aŭgusto... kaj kion signifas la 9a de aŭgusto? Kio okazis la 9an de aŭgusto 1905? En tiu tago oni aprobis la Fundamenton de Esperanto, oni aprobis la flagon de Esperantio, oni decidis ke en la venonta kongreso la himno estos oficialigita. Ĉiuj esencaj simboloj, kiuj karakterizas nian popolon, kaj kiujn adoptis la Esperanta Civito.

Nu, kio okazis en la postaj jaroj, en 1906, en 1907? En 1906 naskiĝis la Ĉekbanko Esperantista, la praulo de nia Civita Banko: ĝi funkciis ĝis la unua mondmilito, kun milo da klientoj kaj kelkaj dekmiloj da ĉekoj interŝanĝitaj. Bazante sin sur valuta kurzaro, esperantisto inventis la speson, en 1907: la mono de Esperantio, kiu eniris eĉ la zamenhofajn proverbojn. Kaj kio okazis en 1907? Tri ideoj ĝermis pri esperantista teritorio.

La ĉeestantaj gecivitanoj el Nederlando scias, ke la plej alta monto tiea, la Everesto de Nederlando, firstas je 344 metroj super la marnivelo! Sur tiu firsto situas eta obelisko, kie tri landoj limas. Ĉirkaŭ la obelisko tamen kuŝas ŝtona cirklo kun kvar sektoroj: tri grandaj por Belgio, Nederlando, Germanio, kaj unu tre malgranda, subtila sektoro kiu atestas la ekziston de jama landeto – la neŭtrala Moresneto. Inter 1815 (kongreso de Vieno) kaj 1918, ekzistis eta teritorio kiu apartenis al neniu ŝtato, sed estis sub la nominala rego de du najbaraj monarkoj: komence la nederlanda kaj la prusa, poste la belga kaj la prusa, fine la belga reĝo kaj la germana imperiestro. La neŭtrala Moresneto (kies loka lingvo estis germana dialekto) enhavis vilaĝon kaj minejon, la plej grandan zinkominejon en Eŭropo; se la tegmentoj de Parizo havas tiun elegantan grizan koloron, tio ŝuldiĝas al la zinko fosita el Moresneto. Tie en 1907 vivis ĉirkaŭ kvar mil loĝantoj, el kiuj dek procentoj parolis esperanton. La tri plej gravaj moresnetanoj estis la vilaĝestro, la ĉefkuracisto de la minejo, la direktoro de la kompanio kiu ekspluatis la ercejon. Je certa momento ĉiuj tri esperantumis, varbitaj de franca lingvoinstruisto kaj komerca reprezentanto, loĝanta en la najbara Akvisgrano. Komuna al tiuj kvar estis ankaŭ la framasona kredo. En 1907-1908 naskiĝis la ideo fondi tie esperantistan ŝtaton, kiu ricevis proprajn nomon (Amikejo) kaj himnon (Amikayo), ankoraŭ ludatan en ĉiu vilaĝa kermeso.

Malpli aŭdaca ŝajnas la ideo de Esperantistejo, nome provizore esperantista vilaĝo, kie niaj pioniroj revis kunloĝadi tutan monaton post la Universala Kongreso, luante realan vilaĝon samlande. Ideo lanĉita dum la Kembriĝa UK, kiam eblis viziti (jen la tria propono) la utopian urbeton Garden City, kies fondinto parolis esperanton. Nia lingvo povintus esti la lingvo de la Ĝarden-Urbo, speco de kolonio inspirita al la idealoj de Lebensreform kaj de falanstera socialismo.

La Esperanta Civito ne celas esti ŝtato, ne planas emisii propran monon, ne esperas okupacii tutan urbon, fakte civiton. Ni estas pli modestaj kaj realismaj ol niaj pioniroj, Sed ni estas la veraj heredantoj de ilia idealismo, subtenata de Zamenhof mem. Ni estas la rektaj daŭrigantoj de tiu epoko, de tiu etoso, dum kiu ekĝermis la konscio ke la esperantistaro konsistigas popolon. Ni rajtas aserti, ke la pioniroj estas ni.

Gecivitanoj, jen kio ni estas en la historio de Esperantio. Ni reprenas la vojon tie kie ĝi estis strekita. Ni marŝas antaŭen sen riproĉoj al ni mem: nek pro la kompromisoj kun la intermilitaj ŝovinismoj nek pro tiuj kun la postmilitaj totalismoj. La antikvuloj estas ni, pretaj por konstrui kaj vivi Esperantian renesancon.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 328 2-C, 14 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0568 s s