Esperanta Civito

La hungara premiero aŭskultita en la EU-Parlamento


Hieraŭ posttagmeze la Parlamento de Eŭropa Unio debatis pri la nova leĝo en Hungario kiu ŝajnas frapi la Centran Eŭropan Universitaton, pri ties normoj koncerne neregistarajn organizojn kaj azilpetantojn, pri la registara sondado kontraŭ EU.

Multaj deputitoj opinias ke la nova leĝo pri klerigado atencas kontraŭ la akademia libereco, kaj ke la NROj estas persekutataj. Kelkaj emfazis ke EU pasive sekvis la degeneron de demokratio en Hungario kaj petis severan intervenon. Aliaj defendis la hungaran registaron, asertante ke la civila socio bezonas regulojn kaj la membroŝtatoj rajtas disciplini klerigadon. Ĉi-lastaj protestis, ke Hungario estas atakata simple ĉar ĝi ne akceptis malfermi la landlimojn kaj obei multkulturisman ideologion.

La unua vicprezidanto de la Komisiono, Frans Timmermans, asertis ke la jura analizo pri la nova hungara leĝo konfirmas ties malkongruon kun la eŭropaj normoj, kaj li anoncis la ekon de procedo kontraŭ Budapeŝto. Krome li kritikis la pozicion de kabineto Orbán pro la falsaj akuzoj kontraŭ EU.

Ĉefministro Viktor Orbán respondis ke la akuzo, ke lia registaro intencas fermi la universitaton financatan de George Soros, estas falsa. Krome li priskribis la nacian konsultadon kiel rimedon por demokratio. La leĝo pri NROj paŭsas usonan modelon, li aldonis, finante per la vortoj: "Ni volus reformi la Union, sed Hungario estas sendube engaĝita en Eŭropo".

(HeKo 642 5-E, 27 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0574 s s