Esperanta Civito

Esperanto-Centro planata en Ganao


C-ano Holger Siebers vizitas ĉi-semajne la lernejon "Institut Zamenhof" en Lomeo, por renkonti diversajn Esperantianojn, unuavice c-anon Gbeglo Koffi. Lin akompanas s-ro Papajah, la direktoro de Akuma vilaĝo en Ganao.

Inter la celoj de la vizito estas lerni el la Togolanda sperto por plani novan esperanto-centron apud la menciita feria vilaĝo, en Accra. "Akuma" signifas koron: ĉu la nova centro (feriejo kaj lernejo) nomiĝos "La Verda Koro"? Tio estus honoro je la memoro de Julio Baghy, verkisto citita en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo (aprezata de la Esperanta Civito) pro sia esperanta kaj literatura aktiveco en militkaptitejoj kaj rifuĝejoj: realaĵo bedaŭrinde ofta en la nuna Afriko.

C-ano Siebers estas delegito de KCE ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, kie ankaŭ c-ano Gbeglo estas delegito (de TIETo, posedanto de Institut Zamenhof).

[HeKo 328 3-B, 14 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0789 s s 
  Total: 0.0923 s s