Esperanta Civito

Esperanto en itala futurologia filmfestivalo


Esperanto ŝosis en la futurologia filmfestivalo okazanta en Bolonjo, Italio. Ĝuste la lasta numero de "Literatura Foiro" (aprilo 2017) enhavis noton kaj foton el la filmo "Incubus", kies protagonisto (la sola kiu havis bonŝancon en la vivo) famiĝos kiel ĉefa rolanto en la serio "Star Trek". Kaj prof. Otto Gabos, intervjuante unu el la plej gravaj "startrekologoj" en Italio, d-ron Cesare Cioni, abunde menciis tion.

Cioni, kiu ĵus aŭtoris libron pri "Star Trek", siavice menciis ke li mem eklernis esperanton kun sia patrina avo, s-ro Jacoboni, kaj gardas hejme ekzempleron de la Dia Komedio, tradukita de Giovanni Peterlongo kaj reviziita de Clelia Conterno Guglielminetti.

La festivalon partoprenas kun oficiala akreditivo la asista redaktoro de LF, c-ino Perla Martinelli, kiu cetere estas en Bolonjo ankaŭ por perfektigi la eldonplanon de "Esperanto", la distopia bildromano de Otto Gabos.

Dum la unua tago tre favore impresis la hungarlingva groteska filmo "Liza la vulpe-fabela" (2015), pri kiu aperos recenzo en LF.

(HeKo 643 4-B, 4 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0568 s s