Esperanta Civito

ALTE-konferenco strategie turnita al minoraj lingvoj


Grandioza trijara konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo komenciĝis hieraŭ en Bolonjo, kun la partopreno de centoj da delegitoj, inkluzive de Popola Ĉinio unuafoje. Nia lingvo ĉeestas danke al Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, la solan kiu enhavas ĉiujn ses nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Post enkonduko de Nick Saville, kunordiganto de ALTE en Kembriĝo, prof. Joseph Lobianco el la universitato de Melburno prelegis pri "Lingvopolitiko kaj socia koherigo: kiaj kuploj inter socia medio kaj lingvoreĝimo kaj lingvotaksado?" Lia inaŭgura alparolo prilumis spertojn en la sud-orienta areo de Azio, kvankam la paradigmo taŭgas ankaŭ por Eŭropo, forte interesata de la azilpeta fenomeno.

La fokuso situas ĉe la rolo de edukado kaj lingvo rilate al sociaj konfliktoj. Tie aperis la nocio de lingvoplanado, tute alispeca ol ĝin komprenas pasintjarcentaj esperantistoj. Al tio kupliĝas ankaŭ rekonceptado pri lingvopolitiko.

Estas interesa la rifuzo pri la ekvacio unu nacio = unu lingvo, kiun Azio importis el Eŭropo. Kombinite al alia aksiomo (tro frua lernado de la angla kondukas al fiasko kaj en la etna kaj en la angla) tio malfermas novan strategion rilate al minoraj lingvoj, pri kiuj ALTE montras sin pli kaj pli sentema.

La sukceso de la konferenco ne mezuriĝas tiom per la atento de la ekstera publiko (kiel okazus por esperanto-kongreso) kiom per la kapablo de ALTE okupi kiel eble plej multe la merkatniĉon de la ekzamenistoj tra la tuta mondo.

(HeKo 643 5-B, 4 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0552 s s