Esperanta Civito

Inaŭgurita la Domo de la eŭropa historio


Nova muzeo estas inaŭgurita hodiaŭ en Bruselo, proksime al la palacoj de la EU-institucioj: "Domo de la eŭropa historio". Ĝi okupas la iaman sidejon de la odontologia instituto George Eastman, apud parko Leopoldo. Planite en 2014, la muzeo realiĝis iom pli rapide ol prognozite, danke al la ĝenerala kresko de la videbligo kaj memreklamo, reage al la brita secesio kaj al la danĝero de pliaj secesioj.

La muzeo volas uzi ĉiun eblan rimedon por propulsi pli bonan komprenon de la eŭropa historio kaj integriĝo. La konstanta ekspozicio en dudek kvar lingvoj ekas per la greka mito de Eŭropo (kies protagonisto, Kadmos, kristaniĝos per la figuro de Sanka Georgo) kaj per la evoluo de la geografiaj konceptoj pri la verda kontinento (laŭ la olimpika koloro).

La vizitantoj trairas la politikan, ekonomian, socian, kulturan historion de Eŭropo ekde la franca revolucio, kun specifa atento pri ĝia integriĝa procezo. La unua dumtempa ekspozicio ebligas viziton laŭ la eŭropa mapo. La surfaca impreso kiun ĝi tuj donas al la vizitanto estas milde pacifisma, tamen sen la nostalgia frustriĝo kiun oni ricevas el la eta muzeo de Ligo de Nacioj en Ĝenevo.

(HeKo 643 8-E, 6 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0576 s s