Esperanta Civito

Seminario pri homaranismo dum BET


Planite kiel simpozio, pro la silento aŭ nedisponeblo de diversaj prelegontoj la aranĝo pri homaranismo dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Leipaja (1-4 julio 2017) reformuliĝis kiel seminario, kies ĉefpreleganto estos prof. Giorgio Silfer, unu el la plej aktivaj zamenhofologoj.

La seminario analizos la idearon de Zamenhof ankaŭ surbaze de ĵusaj historiografiaj malkovroj. Ĝi artikiĝos kiel kurso, kun unuhoraj intervenoj de aliaj fakuloj, por pritrakti specifajn temojn. En tiu kadro eblas ankaŭ sendi skribajn kontribuojn, kiuj estos diskutataj en Latvio.

Unu el kontribuoj venos de d-ino Perla Martinelli, kiu prelegos pri "Edmond Privat: tra la zamenhofa homaranismo ĝis la religia sinkretismo de Gandhi".

Korespondadreso: se_legacio ĉe esperantio.net kaj ankaŭ nia redakcio.

(HeKo 644 6-C, 12 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0604 s s