Esperanta Civito

Kulturi sin valora aktivulo en la nuna Esperantio


La Kapitulo de la Esperanta Civito, kunlabore kun paktintaj establoj, subtenas ĉi-jare du kursojn por la formado de kadroj, en Eŭropo kaj Afriko. La unua disvolviĝos ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Svislando, 23-28 julio 2017. La dua estas planata en Burundio fine de la jaro. Tiel prezentas siajn lecionojn la tri kursogvidantoj en Ĉaŭdefono.

Leonardo Baroncelli, itala diplomato, oficis en Kinŝaso (Kongolando) kaj en Nov-Jorko ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li vivas en Toskanio.
Geopolitiko estos la studobjekto kiun mi traktos dum la kurso por la Civitaj kadroj. Specife mi okupiĝos pri du temoj: la internaciaj organizoj sur planeda skalo kaj Afriko. Por ili ambaŭ, kun la celo helpi al orientiĝo pri la nuntempo kaj al prognozo pri la perspektivoj.

Louis Ferdinand (aŭ simple Lu) von Wunsch-Rolshoven vivas en Berlino. Li gvidas la organizon EsperantoLand, heredinton de la fama E-Centro Paderborno.
La komunikado estas esenca elemento de la socio. De trafa komunikado dependas la bildo kiun la aliaj havas pri ni mem. Kian Esperantion ni kapablas transdoni al la ekstera publiko? Kiel informi pri ĝi nuntempe? Kian rolon efektive ludas la novaj teknologioj? Kaj precipe, kiu modelo de Esperantio plej taŭgas por komunikado?

Giorgio Silfer, doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko, estas unu el la protagonistoj en la projekto de la Esperanta Civito. Li karieris kiel parlamenta ataŝeo kaj kabinetestro en regiona ministerio, paralele al spertoj kiel docento, ankaŭ universitata. Li rezidas en Svislando.
Lerni parlamentan teknikon estas esence por aktivulo en Esperantio, kies socia realaĵo fundamentas en la asembleaj kaj kongresaj strukturoj. Tian bezonon havas la aktivuloj de ĉiuj neregistaraj organizoj: ofte mi miras pro la manko de preparo en demokratia proceduro ankaŭ ĉe kleruloj. Grava indikatoro pri la sano de demokratio ja estu, ke aktivi en ties gvidaj institucioj helpas maturiĝi.

Al ĉi tiu unua kurso ne rajtas aliĝi pli ol dek kvin personoj. La prioritato estas donita al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Por informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net

(HeKo 645 1-C, 16 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0489 s s 
  Total: 0.0626 s s