Esperanta Civito

Forpasis civitanino Lina Gabrielli (1920[1955]-2016)


D-ino Lina Gabrielli forpasis en sia hejmurbo Ascoli Piceno la 16an de decembro 2016, 86-jaraĝa. Ŝi estis la plej eminenta esperantisto en sia provinco, sed ankaŭ internacie fama publicistino, eldonistino kaj verkistino.

Sukcesa en pluraj kampoj, ŝi estis plej rimarkinda pro sia eldona agado, precipe ekde 1975 per la marko "Plejado", kiu produktis kvardekon da valoraj titoloj. Kiel ĵurnalisto ŝi estis tre estimata en Ascoli, kie ankaŭ ŝia patro rolis kiel grava intelektulo siatempe.

Kiel poetino ŝi distingiĝis per komunaj libroj, kun Kjell Wallraamoen (1974, unu el la lastaj eldonaĵoj de Stafeto) kaj Kazimierz Szczurek (1979)

Aktiva ankaŭ kiel kultura organizantino, c-ino Lina Gabrielli iniciatis literaturajn konkursojn kaj ofte prelegvojaĝis. Ŝi kunlaboris interalie kun "Literatura Foiro" kaj membris en Esperanta PEN-Centro.

Ŝi kandidatis por la Blanka Listo al la unua Senato de la Esperanta Civito (2001).

(HeKo 646 1-C, 23 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0575 s s