Esperanta Civito

Rekorde pozitiva 2016 por nia libroeldonado


Laŭ la kutima jara statistiko ĵus publikigita en "La Ondo de Esperanto" la 2016a estis rekorde pozitiva por nia libroeldonado. Estis produktitaj 189 titoloj por sume 32.323 paĝoj. Se la titolkvanto reportas la merkaton al la nivelo de 2007, la paĝokvanto superas ĉiujn antaŭajn jarojn, ekde 1991, kiam LOdE refondiĝis.

"Al la paĝorekordo elstare kontribuis la oklingva medicina enciklopedia vortaro kun 3.148 paĝoj presitaj en Kroatio sur la tre maldika <biblia> papero," precizigas LOdE, kiu aldonas, ke "eble pli grava kaŭzo de la formala kresko" estis la fuŝa aper-ritmo de la UEA-organo, kies rubriko "Laste aperis" pro la malfruo kovris dek kvar anstataŭ dek du monatojn. "Supozeble en 2017 la statistiko montros malfluson."

Laŭ titolkvanto Politiko, historio, filozofio, socio dum la lastaj du jaroj superis originalan beletron, same kiel lernolibrojn kaj vortarojn, precipe danke al la aktiveco de Vilhelmo Lutermano, kies Monda Asembleo Socia estis la plej produktiva eldonejo en 2016: 31 titoloj. En dua loko la brazila Fonto, kiu daŭrigas sian tradicion malgraŭ la manko de propra revuo.

Rimarkinda estas la malapero de UEA el la libroeldonado, tiel ke ĝian unuan lokon kiel plej produktiva eldonejo (161 titoloj en 1991-2016) nun endanĝerigas MAS per 143. Tamen Flandra Esperanto-Ligo rezistas kiel bindinta plej multe da paĝoj (23.092) kaj per sia kvara loko laŭ titolkvanto (127) ŝajnas la plej solida el ĉiuj entreprenoj, ankaŭ pro la paralela eldonado de la magazino "Monato".

LF-koop restis la plej granda eldonisto de periodaĵoj, kun 17 numeroj de "Heroldo de Esperanto", 6 de "Literatura Foiro" kaj po unu de "Femina" kaj "Homarane". Sed tio ne apartenas al la librostatistiko. Tamen la redaktoro de LOdE, Aleksander Korĵenkov, omaĝas al LF-koop per ĉi tiuj konkludaj vortoj:

"Se vi demandus min, kiun libron el la <laste aperintaj> en 2016 mi ŝatus havi en mia biblioteko, mi respondus, ke la plej necesan mi feliĉe havas; temas pri "Historio de la esperanta literaturo" de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kies unua eldono jam elĉerpiĝis."

[HeKo 646 3-A, 25 maj 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0640 s s 
  Total: 0.0787 s s