Esperanta Civito

Programo de la Studa Tago en Bruselo, 23.9.2017


La okcidenta legacio de la Esperanta Civito (strato Edinburgo 26, Bruselo) gastigos Studan Tagon de fondumo Pro Esperanto, 23 septembro 2017. La laboroj okupos tiun sabaton ekde 9h30 ĝis 17h00, kun lunĉo- kaj kafopaŭzoj.

Matene inĝ. Rolando Meerbergen prezentos sian projekton "La justa investado nomata 49-2-49", kiu specife koncernas la krediton en la evolulandoj. Lingvo: franca, kun posttempa esperantigo.

Posttagmeze sen. Giorgio Silfer enkondukos diskuton pri la temo "Inter fondumo kaj etika banko: kiaj servoj por financa subjekto ne bazita sur la interezo?". Lingvo: esperanto, kun posttempa francigo.

Estos invititaj ankaŭ la aktivuloj de diversaj NROj. Por aliĝo turni sin al be_legacio ĉe esperantio.net, aŭ tra nia redakcio.

La 24an de septembro kunvenos en Bruselo la Fonduma Konsilio, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj.

(HeKo 647 4-C, 8 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0528 s s