Esperanta Civito

Jam tri iniciatoj okaze de ITEB 2007


Jam tri iniciatoj estas planataj okaze de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko, kiun la direktivo Rogora pri Komuna Integra Biblioteka Sistemo en Esperantio fiksas por la tria semajno de oktobro ĉiujare.

ITEB estos celebrata en Budapeŝto ĉe la Fremdlingva Biblioteko, kiu gastigas la faman Fajszi-kolektaĵon, ĵaŭdon la 18an de oktobro. La programo estas planata inter la bibliotekestrino kaj la Kapitulo, kiu delegis tiucele senataninon Judit Felszeghy.

Lundon la 15an de oktobro speciala semajno pri la esperanto-kulturo estos inaŭgurita ĉe Universitato IULM en Milano (kiu gastigas la Bibliotekon de Itala Interlingvistika Centro). La programo estas difinata inter la universitata bibliotekestro, kies kunlaboranto estas c-ano Andrea Montagner, kaj la scienca komitato de IIC.

La 19an-20an de oktobro okazos kolokvo pri “Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj” en la nova sidejo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La celo de la kolokvo estas prezenti la ĉefajn problemojn, kiujn frontas diverstipaj planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj kaj kiuj estas solvendaj. La kolokvo okazos kun la subteno de UEA (eble nur morala).

Financan subtenon kadre de la Pakto por la Esperanta Civito ricevos la iniciatoj en Budapeŝto kaj Milano. La Vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski, volonte ekzamenos aliajn proponojn de ITEB-iniciatoj. Eblas kontakti lin tra nia redakcio.

[HeKo 328 7-C, 18 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0608 s s