Esperanta Civito

Jam la kvina numero de la KCE-informilo


Ekde ĉi tiu jaro Kultura Centro Esperantista havas plian informan kanalon: dupaĝa monata gazeto en formato A3, simile al "Heroldo de Esperanto". Fakte la monata informilo de KCE pli kaj pli famiĝas kiel la "heroldeto", aŭ "la eta heroldo de KCE". Sed ĝia oficiala mallongigo estas MI-KCE.

MI-KCE aperas en du variantoj: reta kaj papera. Ĝi estas dissendata al la apogantoj, donacintoj kaj klientoj de la transnacia kulturcentro, la sola Esperanto-Domo en Svislando. La svisa parto de la adresaro ricevas kune numeron de HdE, kiam Lexus produktas ĝin: ĝis nun nur unu fojon. Ĝuste la malfruo de Lexus (nur du numeroj el papero dum sep monatoj) kaŭzis la neceson por KCE havi propran organon, apud la kutima rubriko en HdE.

La monata informilo okupiĝas preskaŭ nur pri la aktiveco de la kulturcentro: la junia numero dediĉas la unuan paĝon precipe al la ALTE-konferenco en Bolonjo (3-5 majo 2017), kie nian lingvon reprezentis ekskluzive KCE.

En la dua paĝo estas detale prezentita la somera programo en Ĉaŭdefono, aparte riĉa en julio 2017, pro la kurso pri literatura tradukado, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, kurso por la formado de Civitaj kadroj.

Aperas ankaŭ informoj pri la kunvenoj (en julio 2017) de la societoj kiuj membras en KCE: la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado (la 13an), la Administra Komitato de LF-koop (la 14an), la Asembleo de Esperanta PEN-Centro (la 15an).

Por aboni la gazeton sufiĉas libera donaco. Informas: kce ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

(HeKo 647 9-B, 11 jun 17
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0574 s s