Esperanta Civito

La interna opozicio insistas: UEA en abisma deficito


La lasta financa raporto de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ ne longe publikigita en la nuntempe aktuala organo, stimulas la kritikojn de la internaj opozicioj, kiujn komunigas ankaŭ la voĉoj kontraŭaj al la emancipiĝo de la junularo.

Kun aritmetika precizeco la nederlanda komitatanino Loes Demmendaal angulumas la estraron: "Lastjare mi demandis pri la prognozita deficito por 2017. Se la subvencioj ne realiĝus la deficito povus atingi cent mil eŭrojn. Tial mi petas informojn pri la prognozo por ĉi tiu jaro. Ĉu efektive la subvencioj realiĝis? Kaj la deficito ne atingos cent mil eŭrojn? Ĉar malgraŭ la prezentita rezultkonto, ankaŭ en 2016 fakte estas deficito de ĉirkaŭ cent mil eŭroj."

"La saldo estas: 48.273,00 plus 20% de/al rezervo: 22.000,00 plus UK-kotizo procento, rezervo 16.000,00 plus malsankompenso 15.466,00 = entute 102.189,00."

Interesa ankaŭ la kalkulo de Yves Bellefeuille el Kanado. Tuj post kiam norda skandalgazeto anoncis "rekordan minuson de 86.700 eŭroj", li komentariis: "UEA estas malhelpata de artikolo 52 de sia statuto, laŭ kiu iuj gravaj enspezoj ne estas kalkulataj kiel kurantaj enspezoj, sed formas la asocian kapitalon. Tiuj enspezoj ne aperas en la spezoj, sed jes en la bilanco. Sekve UEA povas ŝajne samtempe perdi monon (laŭ la spezoj) kaj riĉiĝi (laŭ la bilanco). La informoj kiujn mi nun havas ne permesas scii kiel aspektus la rezultoj en 2016, se oni kalkulus ilin laŭ normala maniero".

La sama Bellefeuille nun apogas la tezon de forte deficita UK en Nitro, kio influis la kolosan deficiton en 2016: "En Lille 2015 UEA ricevis ĉ. 35 eŭrojn por ĉiu aliĝo (preskaŭ cent mil eŭrojn por 2.700 aliĝoj). Se UEA ricevus proksimume same por ĉiu aliĝo en 2016, tiam oni atendus 2.285 aliĝojn (la buĝeto prognozis okdek mil eŭrojn entute). Fakte estis nur 1.252 aliĝoj en Nitra. La diferenco estas iom pli ol mil aliĝoj, kaj tio signifas ke UEA ricevis pro la aliĝoj 35.000,00 eŭrojn malpli ol ĝi prognozis. Tio kongruas kun la aserto ke, pro la kongreso en Nitra, la perdo en 2016 kreskis je 30.000,00 eŭroj".

Prezidanto Mark Fettes tamen replikis: "Fine de aprilo 2017 Roterdamo ricevis provizoran kalkulon pri la rezultoj de Nitro kun sufiĉe kontentiga pozitiva saldo".

Kiu mensogas?

(HeKo 648 1-A, 12 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0978 s s 
  Total: 0.1105 s s