Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, majo 2017


Laŭ servo interna al Fondumo Pro Esperanto, majo 2017 alportis la sekvajn variojn:

UEA 2.765,54 -- minus 1,10%, ĉar la konfliktan situacion inter la ĝenerala direktoro kaj TEJO nur parte kompensas la bonaj rilatoj inter la du estraroj, kaj la akurateco de la revuo jam aspektas kiel normale plenumata devo. Krome densiĝas la nuboj pro la kreskanta deficito de la asocio, malgraŭ kontraŭdiraj voĉoj kiuj des pli kreas konfuzon ĉe la investantoj.

TEJO 280,94 -- minus 1,85%, ĉar mankas la financaj raportoj 2016 kaj daŭras la konflikto kun la ĝenerala direktoro, kiu prokrastas la registradon ĉe la Komerca Ĉambro, la aldonon de subskribrajto kaj la aliron al la membrara datumbanko. La internan krizon kompensas nur parte la sukceso en la preparado de IJK en Afriko.

FPEF 264,00 -- je 0%, pro longiĝo de la tempoj en diversaj iniciatoj.

KCE 910,21 -- plus 0,20% pro la kresko de la aktiveco, dum daŭras relativa stagnado de la financaj rezervoj, kompare kun la kapitalo en nemoveblaĵoj.

LF-koop 191,97 -- plus 0,70% pro la kreskantaj financaj rezervoj danke al la nemoveblaĵo, al la vendoj de la librofako kaj al la ĝeneralaj perspektivoj.

PEN 181,38 -- plus 0,20% pro la realigo de informa broŝuro, la kotizaj kreditrealigoj kaj la aktivaj riladoj pro la Protokolo de Donostia.

La monato majo firmigis la negativan tendencon ĉe UEA kaj TEJO, esence pro internaj problemoj kaj la struktura deficito de UEA. En la Civita konsorcio la pozitiva tendenco trafas partan bremsadon pro la kreska progreso mem.

(HeKo 648 2-C, 13 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0598 s s