Esperanta Civito

Diego Marani protagonisto en LF 287, junio 2017


Estas dediĉitaj al la inventinto de "europanto", Diego Marani, la kovrilo kaj la enkondukaj paĝoj de "Literatura Foiro" 287 (junio 2017), akurate aperinta kaj de pli ol semajno en la manoj de la fidelaj abonantoj. La eseo de Giorgio Silfer analizas la romanon de Marani kie aperas ankaŭ nia lingvo: "La interpretisto" (2004), el kies ĉapitro tria la eseinto tradukis la fragmenton kun la protagonisto kaj kolonelo Kwiatkowski. Estas rimarkinde ke la korifeoj de la virtualo ĝis nun ne produktis en nia lingvo la paĝon pri Diego Marani en Vikipedio.

La zamenhofa jaro trovas en ĉi tiu numero duoblan eĥon: apud la unua parto de longa eseo de Francisko Degoul pri "Kia anaro por la Zamenhofa projekto?" surprizas originala grafologia studo de Alga Guernieri pri "La maloptimismo de la Majstro".

La sepa arto ĉeestas per vasta revuado de la lasta internacia festivalo de la femina kino, fare de Perla Martinelli.

Ree en beletra kampo, LF 287 proponas poezion originalan (Venelin Mitev) kaj tradukan (el la rusaj simbolistoj: Blok, Balmont, Merejkovskij); same kiel prozon originalan (Carmel Mallia, Julian Modest, Mao Zifu) kaj tradukan (Fatos Kongoli). De ĉi-lasta aperas ĉapitro el tuta romano, "La perdinto", gajninta la konkurson organizitan de Sicilio Esperantista.

Krom la humura sed matura filozofado de Vinko Oŝlak, Eŭgeno de Zilah recenzas la Volteran "Katekismo de la honesta homo" (elfrancigis André Cherpillod) kaj Zlatoje Martinov la trian eldonon de "La danĝera lingvo" de Ulrich Lins.

"Literatura Foiro" estas la plej akurata kaj delonge aperanta kultura revuo en esperanto (48 jarkolektoj, ekde 1970). Ĝin ĉefredaktas c-ano Zlatoje Martinov kun la asisto de c-ino Perla Martinelli; aldone redaktas gec-anoj Marie-France Conde Rey (kino), Carlo Minnaja (recenzoj), Fernando Pita (lingvistiko), Giorgio Silfer (teatro). Organo de Esperanta PEN-Centro.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 648 6-B, 17 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0537 s s