Esperanta Civito

Rezultoj de la konkurso EKRA-17


Dum la tradicia festo komence de junio Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" anoncis la rezultojn de sia literatura konkurso EKRA-17. Partoprenis verkintoj el dek kvin landoj kaj kvar kontinentoj. La ĵurion prezidis Venelin Mitev; membroj: Josip Pleadin kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Por poezio:
speciala premio al Evgenij Georgiev pro versociklo
unua premio: Carmel Mallia pro "Aventuro"
duaj premioj: Valentin Melnikov pro "Evoluo" kaj Nicolino Rossi pro "Reverki klaŭne"
triaj premioj: Lenke Szász pro "Vizitkarto" kaj Elena Popova pro hajkociklo

instigaj premioj: Lode Van de Velde pro "Lukto", Lilia Ledon pro "Lastminuta mesaĝo", Daĉo Gospodinov pro "Revo pri efektivigita somero".


Por humuro:
unua premio: Valentin Melnikov pro "Danĝeraj rimoj"
dua kaj tria premioj: ne aljuĝitaj.

La verkoj estas prioritate rezervitaj por aperigo en "Literatura Foiro" aŭ "Esperantista Tribuno".

(HeKo 648 7-B, 18 jun 17)





 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0552 s s