Esperanta Civito

Pri Roterdamo anoncoj de la TEJO-estraro


Volontuloj ekster Roterdamo
Pro la malfavoraj kondiĉoj en Roterdamo sed volante gardi kaj plukreskigi la TEJO-volontularon, la TEJO-Estraro decidis malfermi alvokon por trovi volontulejojn ekster Roterdamo.

Ni bonvenigas proponojn de aliaj lokoj en la programlandoj de Erasmus Plus, kie novaj volontuloj povu deĵori kadre de Eŭropa Volontula Servo ekde januaro 2018.
(Arina Osipova, ĝen. sekr. 18 jun 17)

Pasporta Servo
Pro la problema kunlaboro kun la Ĝenerala Direktoro (Veronika Poór) estas propono ke Pasporta Servo iĝu aparta projekto ekster UEA kaj TEJO. La Estraro ne kontraŭas la proponon, tamen devas okazi diskuto kun la Komitato (de TEJO).
(Arina Osipova, ĝen. sekr. 18 jun 17)

Plena emancipiĝo el UEA
Nia statuto estis notarie plenumita kaj TEJO estas agnoskita en la Komerca Ĉambro kiel asocio kun plena jura personeco.

Post jardekoj da diskutoj pri la temo kaj plurjara kompleksa procezo en kiu kunlaboradis la Centra Oficejo, la Estraroj kaj la Komitatoj de TEJO kaj UEA, kiuj aprobis la reformojn per vastega plejmulto, ni povas ĝoje anonci la pozitivan konkludon.

Mi pensas ke mi povas esprimi kunsenton ankaŭ de la Estraro de UEA, dirante ke ĉi tiu paŝo ne estas disiĝo, la du asocioj daŭre restas en proksima rilato kies kadron priskribas la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO. En espero je progreso, ni plu kunlaboru por la kresko kaj la disvolviĝo de la Esperanto-movado.
(Michael Boris Mandirola, prez. 19 jun 17)

Subskribrajto de TEJO
Nun subskriborajtas ankaŭ la prezidanto kaj la vicprezidanto de TEJO.
(prezidanta informo perita de Łukasz Żebrowski, oficisto 19 jun 17)

La ĝenerala direktoro ne plu havas subskribrajton en la Komerca Ĉambro.
TEJO ĵus malfermis novan konton kie prezidanto Mandirola havas operacirajton, dum la antaŭa konto havas daŭre la samajn rajtigitojn.
(Michael Boris Mandirola, prez. 20 jun 17)

[HeKo 648 9-A, 19 jun 17]




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0597 s s