Esperanta Civito

Densa julio 2017 en la Esperanto-Domo


Densa monato por Kultura Centro Esperantista estos julio 2017: paralele al tri semajnaj aranĝoj okazos pluraj renkontoj kaj asembleoj.

La aranĝoj, kiel konate, estos: la eksperimenta kurso pri literatura tradukado, 11-15 julio, gvidata de d-ino Perla Martinelli; la dua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, 16-21 julio; la esperantologia fakultato, kun kursoj de d-ro Leonardo Baroncelli, mag. Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven kaj prof. Giorgio Silfer, 23-29 julio.

Krome, kunvenos la Kapitulo de la Esperanta Civito (12 julio), la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado (13 julio), la Administra Komitato de LF-koop (14 julio), la Asembleo de Esperanta PEN-Centro (15 julio) kaj la Komitato de Kultura Centro Esperantista (30 julio).

Renovigo de estraro situas nur en la tagordo de FEM. Probable por la posteno de prezidanto estos du kandidatinoj.

La ceteraj kunvenoj sekvas la ritmon de ordinara administrado; tamen KALiFo decidos pri la sorto de "Heroldo de Esperanto", kies proprieto riskas reveni al LF-koop, pro la nesolventeco de la aĉetinto. Se apliki la preskribon donitan de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop en aprilo, la repreno de la proprieto estas certa; tamen KALiFo rajtas prokrasti la daton ekde kiu validus tiu repreno.

(HeKo 649 4-B, 23 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0513 s s