Esperanta Civito

La eta heroldo de KCE - kial?


Por la jaro 2016 Kultura Centro Esperantista pagis kolektivan abonon al la gazeto "Heroldo de Esperanto", tiam eldonata de LF-koop. Kontraŭ tiu pago KCE regule ricevis ducenton da ekzempleroj de ĉiu el la dek sep akurate aperintaj numeroj. La numeroj enhavis informan rubrikon pri KCE kaj estis dissendataj al nia klientaro rekte de LF-koop, je la kosto de la eldonejo.

Je la samaj tarifo kaj kondiĉoj KCE renovigis la kolektivan abonon por 2017, sed bedaŭrinde la nova eldonisto Lexus en Brazilo produktis nur unu paperan numeron de HdE dum ses monatoj. Tial KCE estis devigata krei propran monatan informilon. Aldone, la unusola numero eldonita de Lexus alvenis nur en 130 ekzempleroj kaj estis dissendita je la kosto de KCE mem.

Tial ke Lexus ne respektis la tute pagitan mendon, KCE ne renovigos la kolektivan abonon por 2018. Kompreneble Lexus ankoraŭ ŝuldas la tutan jarkolekton de HdE, escepte de la numero 1:2017 (ricevita en majo).

Nia monata informilo titoliĝas "La eta heroldo de KCE". Ĝi konsistas el nur du paĝoj en formato A3 kaj enhavas nur informojn kiuj koncernas la kulturcentron kaj ties aliancanojn. Ĝi estas mendebla kontraŭ libera donaco, kaj estas aldonebla reklamcele al aliaj periodaĵoj: nenia konkurenco al HdE de Lexus, kiu havas tute aliajn grafikon, enhavon kaj (bedaŭrinde tre laman) aperoftecon.

Subskribas: la Komitato de Kultura Centro Esperantista, Svislando

[HeKo 649 5-B, 24 jun 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0797 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0708 s s 
  Total: 0.1504 s s