Esperanta Civito

Amerigo Iannacone mortis en stratakcidento


Okdekjaraĝa veturanto mortigis hieraŭ la 67-jaran Amerigo Iannacone, kiun la aŭtomobilisto "ne vidis" dum trairado de pasejo por piedirantoj, en lia provinca urbeto. Jen atesto de c-ano Carlo Minnaja: 

La esperanta faceto de Amerigo Iannacone, instruisto, publicisto, poeto, eseisto, estis nur la pinto de glacimonto; li verkis dekkelkon da libroj en la itala kaj esperanto, partoprenis en la juĝkomisionoj de kelkdekoj da literaturaj konkursoj italaj, dialektaj, dulingvaj, eldonis “Il foglio volante” (La flugfolio) kun plurlingvaj tekstoj plejofte kun itala traduko, kuraĝigis poetojn kaj verkistojn; lia eldonejo EVA produktis plurdekojn da libroj pri literaturo, historio, filozofio, kongresaktoj, loka kulturo.

Aparte gravaj por ni estas la antologioj pri Montale kaj Pirandello, la italigo de “Lingvo kaj popolo” de Tonkin, ĉiuj poemaroj ligitaj al la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj”; la listo estus longa. Li vere enkondukis esperanton en la kolektivan penson de la kultura medio de sia regiono Molise kaj ne nur, kaj simetrie li konigis tra esperanto plurajn lokajn aŭtorojn.

Malaperas kolono de tiu kulturo provinca kiu iĝis nacia kaj eĉ internacia. Li lasas edzinon kaj du filojn, el kiuj unu jam kunrespondecis pri la eldonejo. La prezidantino de Itala Esperanto-Federacio Lin adiaŭos nome de la esperantistoj ĉe la funebraĵo morgaŭ posttagmeze.

[HeKo 651 3-A, 13 jul 17]

Giorgio Di Nucci komentarias:
Mi estas lia "filo" kiel esperantisto: nur danke al li mi malkovris la lingvon, kaj eklernis ĝin per lia bonfarita lernolibro. Tial, lia tuja mortiĝo estas por mi granda doloro. Mi partoprenis en lia funebraĵo kun Michela Lipari kaj Ranieri Clerici. Belajn vortojn diris Michela pri lia aktiveco kiel esperantisto, kiu ankoraŭ fervoris lin kvazaŭ novulo eĉ post tridek kvin jaroj: li estis organizanta informeventon pri Esperanto, kiu okazos la 21an de julio en la biblioteko de Venafro (lia urbeto). Danke al li, la loka grupo "Tri Steloj" venkis ĉi-jare premion kiel la plej aktiveca.

Lian monatan kulturan revuon, "Il Foglio Volante - La Flugfolio", kiun mi abonas, li obstine eldonadis dum dekoj da jaroj, en ĉiu numero parolante pri Esperanto aŭ aperigante sur ĝi poemojn, artikolojn redaktitajn en tiu lingvo. Forlasis nin, abrupte, vere granda ulo de la itala Esperanto-movado. Dankon pro via mencio en HeKo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0759 s s 
  Total: 0.0903 s s