Esperanta Civito

Ĉu "Femina" resurektos tra "Literatura Foiro"?


La hieraŭa Asembleo de Feminisma Esperanta Movado rezignis definitive pri la kreo de reta "Femina", unue pro la manko de informadika kompetento ĉe la FEM-anaro, due pro la ĝisnuna maltrovo de kompetentaj programistoj, eĉ se honorariataj.

Estis aprobita la propono laŭeble akiri spacon ĉe la revuo "Literatura Foiro", ĉu per aldono de paĝoj al ĉiu numero ĉu per la eldono de sepa LF-numero en la jaro. Pri la plenumeblo de ĉi tiu propono diskutos ĉi-semajnfine en Ĉaŭdefono, en la sidejo de LF-koop, la FEM-Komitato kaj la ĉefredaktoro de LF, sen. Zlatoje Martinov, post kunveno de KALiFo (Administra Komitato de LF-koop).

Konsekvence al la supra decido, FEM aliĝos al LF-koop kiel kolektiva membro (aĉetante kooperativan akcion) kaj vendos la revuon "Femina" (nome la titolrajton) al LF-koop. La kooperativa membreco malfermas ankaŭ la perspektivon de aĉeto de propra nemoveblaĵo.

Rilate al la kvardek numeroj de "Femina", produktitaj en 2005-2015, FEM ekstudis strategion de surmerkatigo de la binditaj jarkolektoj. "La jardeko de Femina" estas la temo de prelego kiu gastos en diversaj lokoj: literaturaj kafejoj, kulturaj semajnfinoj, gravaj klubvesperoj.

[HeKo 651 5-B, 14 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0540 s s