Esperanta Civito

Por FEM feminismo estas pli ol (trans)genrismo


Agneta Emanuelsson estas la nova prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, elektita de la Asembleo de FEM hieraŭ en Ĉaŭdefono. Kun ŝi formos la Komitaton sen. Marie-France Conde Rey, sen. Anna Bartek kaj la kooptita sen. Alexandrine Tshamena Omba. C-ino Emanuelsson reprezentos la establon en la Forumo de la Esperanta Civito, kune kun la reelektita c-ano Roland Eriksson.

La elekto de c-ino Emanuelsson, verda senatano dum tri mandatoj, interalie kongruas kun ŝia lingva kompetento: necesas persono kiu parolas la anglan por la kontaktoj kun Internacia Virina Konsilio, kun kiu FEM daŭrigas la rilatojn kiel observanto.

La Asembleo analizis la situacion ene de Esperantio, kie la rolo de virinoj restas duaranga, malgraŭ la novaĵo de ĝenerala direktorino en Roterdamo. Pli kaj pli marĝena ĝi estas en la plej masklisma institucio: Akademio de Esperanto. La sola kontentiga medio, laŭ feminisma vidpunkto, restas la Esperanta Civito, kiun daŭre prezidas virino, eĉ afrikanino: Chamberline Nguefack Zedong post Marie-France Conde Rey. En TEJO rimarkindas la viglo de rondo, ĉirkaŭ la blogo "Egalecen": analizante la fenomenon, FEM trovas ke la problemaro de transgenreco, kiun Egalecen pritraktas, estas reala, sed ne prioritata por la feminismo. La nuna prioritato estas kaj restas la lukto kontraŭ perforto kaj feminicidoj.

FEM plu subtenos la Internacian Festivalon de la Femina Kino: triopa komisiono estis starigita por sekvi la eventon kaj larĝigi la partoprenon al aliaj recenzontoj. Paralele, FEM pretas financi stipendiojn por la partopreno de virinoj en interesaj projektoj.

Apartan atenton ricevis la sorto de "Femina", kiun la Asembleo decidis vendi al LF-koop kaj integrigi en "Literatura Foiro", simile al tio kio okazis kun "Planlingvistiko" antaŭ trideko da jaroj. Ĉu en suplementa numero, ĉu en apartaj paĝoj (la formulo estas difinota), la abonantoj povos legi la festivalajn kinrecenzojn, kune kun eseoj pri la protagonistoj por virinaj rajtoj (kiel la ĵus forpasinta Simone Veil), kun atento pri nia literaturo el femina vidpunkto, pri niaj artistinoj kaj tiel plu.

[HeKo 651 6-B, 14 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0562 s s 
  Total: 0.0724 s s