Esperanta Civito

Afriko en la fokuso de la Kapitulo


"Civitano Gbeglo Koffi aŭtoris la frazon: UEA portis al Afriko la gramatikon, la Civito portis al Afriko la kulturon. Mi ŝatus proponi duan sloganon: la malnova Esperantio portis al Afriko subvenciojn, la nova Esperantio portu al Afriko investojn." Per tiu ĉi frazo sen. Chamberline Nguefack, Vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo en la Esperanta Civito, konklude komentarias la ĝisdatigon de sia programo, ĵus ekzamenitan de la Kapitulo, okaze de la unua ordinara kunsido post la inaŭgura parlamenta sesio en Bruselo (19 marto 2007).

La programo enhavas du partojn: unue estas la strategio por Afriko kaj Latin-Ameriko kaj due la intervenoj pri la ceteraj delegoj, kiel la familia juro kaj la kondiĉoj de la virinoj. La unua parto estis ellaborita ankaŭ danke al la analiza kontribuo de sen. Perla Martinelli, kiu ĵus restadis kelkajn semajnojn en Meksiko.

Pri Afriko, la Kapitulo opinias ke Afrika Centro Esperantista en Lomeo donas ĉian garantion de seriozeco kaj akurateco kiel konstanta strukturo pri informado okaze de individuaj kontaktoj el Afriko. Imitinda fare de ĉiuj paktintaj establoj kaj individuaj civitanoj estas la sperto de Kultura Centro Esperantista, kiu plusendas al ACE ĉiun informpeton el Afriko, se ne ekzistas jam fidinda referenco en la koncerna areo (tiaj situas ekzemple en Buĵumburo, Dualo aŭ Kinŝaso). Por ĉiu prizorgata informpeto (sendo de materialo, retmesaĝoj) KCE pagas al ACE tre etan sumon, kiu en Svislando eĉ ne kovrus la afrankon, por ne paroli pri la labortempo, sed en Togolando estas tute adekvata. Krome la utiligo de la ACE-servo helpas dreni la terenon: nur la aŭtentaj interesitoj daŭrigas la kontakton kaj efektive eklernas nian lingvon.

Laŭ la Kapitulo, la Civito mem devas subteni la duan fazon, pri la instruado, kaj precipe interveni por la klerigado de la esperanta popolo, cele al la formiĝo de aktiva afrika intelektularo, inspirita de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo (14 aprilo 2006). En tiu kadro, la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (AfrES, kaj la perkoresponda antaŭpreparo fare de KCE, estas la unua rimedo. La plano Nguefack lokalizas kvin areojn, el kiuj du estas jam koncernataj de AfrES, kun persona engaĝo de la Konsulo mem. La organizado de AfrES en la ceteraj areoj dependos de diversaj faktoroj: lokaj, financaj kaj homaj. Nuntempe AfrES estas realigebla je la ritmo de unu ĉiun duan jaron.

En la sama kunteksto realiĝos la sinergio inter TIETo kaj KCE pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

La Kapitulo analizis diversajn projektojn kaj preparis referencan framon pri la taksado de projektoj en la Tria Mondo.

La pritrakto de la ĝisnuna apliko de la direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo) donis la okazon difini diferencon inter la paktintaj establoj. Parto estas rentuma (tio estas povas produkti riĉecon), parto estas ankaŭ aŭ nur plenuma (kanalo por la atingo de specifa servo laŭ komisio de la Civito), tre malgranda parto estas nek unu nek la alia.

Konforme al sia subsidueco, la Civito lasos al Feminisma Esperanta Movado la zorgon pri la kondiĉoj de la virino, kaj la Kapitulo, tra la Vickonsulo pri socialaj aferoj, pretas interveni helpe.

Aliaj interesaj detaloj estis aprobitaj pri la rilatoj kun Internacia Civil-Servo kaj kun Monda Socia Forumo.

[HeKo 329 2-C, 29 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0571 s s