Esperanta Civito

"Literatura Foiro" kreskos je 14% en 2017

En sia 49a jarkolekto "Literatura Foiro" havos ok paĝojn pli ĉiunumere. Jen la rezulto de la hieraŭa kunveno de la ĉefredaktoro (sen. Zlatoje Martinov) kun la prezidanto de LF-koop (c-ino Perla Martinelli) kaj la Komitato de Feminisma Esperanta Movado. Por la financa kaj produkta flankoj partoprenis ankaŭ revizoro de LF-koop kaj la responsa pri la ekspeda servo.

La kunveno okazis sekve de la decido de FEM aliĝi al LF-koop kaj al ĝi vendi sian revuon "Femina" je nominala prezo. Dum dek jaroj la eldonado kaj administrado de la revuo estis ĉiam adjudikita al la kooperativo.

La feministinoj interkonsentis kun la redakcio (krom la ĉefredaktoro, ĉeestis tri redaktoroj: la asista, tiu pri kino, tiu pri teatro) la gvidlinion pri la enhavo de la "feminaj paĝoj". Ekzistos ankaŭ redaktoro responsa pri tiuj paĝoj: probable d-ino Martinelli, kiu ĵus anoncis la rezignon pri la asista respondeco (grafiko, enpaĝigo, lingva kontrolo kaj politika supervido) ekde la venonta jaro, koincide kun la fino de la nuna laborplano (decembro 2017).

Malgraŭ la kresko de la paĝokvanto (de 336 al 384) KALiFo ne antaŭvidas altigon de la internacia abontarifo (nuntempe 50 svisaj frankoj aŭ 45 eŭroj).

[HeKo 652 1-B, 16 jul 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0940 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0346 s s 
  Total: 0.1287 s s