Esperanta Civito

Afriko en la fokuso de Civitaj kadroj

Afriko, kaj specife la regiono de la grandaj lagoj (Ugando, Ruando, Burundio, Kongolando), estas analizataj dum la lekcioj de d-ro Leonardo Baroncelli, kies italan lingvon samtempe interpretadas prof. Giorgio Silfer, pruvante sin profesinivela interpretisto. Ankaŭ la konferencejo de KCE estas tre agrabla kaj profesinivela por la partoprenantoj en la kurso por aktivuloj, interalie kvin Civitaj geparlamentanoj.

Eŭropanoj kleriĝas do pri Afriko, laŭ senprecedenca sperto en Esperantio. Ne ĉeestantaj afrikanistoj maltrafas grandan ŝancon. Kompense, kongresontoj en Burundio fine de 2017 estos multe pli preparitaj ol kutime okazas por turistoj de ekster Afriko.

Intertempe evoluas la planado de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, organizata de la paktinta establo SIPU sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.

[HeKo 653 1-C, 25 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0552 s s