Esperanta Civito

Literatura Foiro 226: aprile kaj brile


La numero 226 de "Literatura Foiro" (aprilo 2007) daŭrigas sian kontribuon al la Goldoni-jaro per la unua akto de "La ruza vidvino", tradukita de Perla Martinelli, kiu ankaŭ verkas pri la lingva specifeco en ĉi tiu komedio de la venecia majstro.

La itala literaturo gastas ankaŭ per la prezento de du libroj, recenze de Carlo Minnaja: "La Malemuloj" de Giovanni Verga en traduko de G. Rinaldo, A. Ruffatti kaj P. Tisato (eld. Edistudio, 2006) kaj "Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj" de Sen Rodin (eld. FEL, 2006).

Lingvistiko, interlingvistiko kaj filologio okupas multajn paĝojn. Andreas Künzli recenzas la libron "En la serĉado de la mondolingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj" de Aleksandr Duliĉenko (eld. Sezonoj, 2006). Gbeglo Koffi, Leen Deij kaj Bertil Nilsson reagas al la klarigo de Perla Martinelli, kial ŝi ne voĉdonis por la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (ŝia eseo aperis en LF 225). Geraldo Mattos komentarias la kontribuon de Sigurdur H. Petursson (en LF 224) kadre de la semantika debato pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperantaj vortoj (ekinta en LF 220). Claude Gacond daŭrigas sian esploron pri la vivo kaj didaktika kontribuo de “markizo” Louis de Beaufront.

Giorgio Silfer konfrontigas la filmojn "La interpretistino" de Sydney Pollack (Usono, 2004) kaj "La tradukistino" de Elena Hazanov (Svislando, 2006): unika komparo ĝis nun mankanta en la panoramo de la kinkritiko. Daniel Mrazek vervigas la muzikan rubrikon parolante pri la kompaktdisko de Supernova (produktita de Vinilkosmo, 2006).

Originala poezio ĉeestas per lirikoj de Gian F. Giorgi kaj versaĵoj de Fra Gaeta. La apero de reeldonoj de "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker (eld. UEA, 2005) kaj "La Zamenhof-strato" donas al Mariana Evlogieva, respektive al Vinko Oŝlak, la ŝancon por recenzi kaj filozofi, same kiel meditas Radoslaw Nowakowski pri konsumado kaj produktado.

La revuon Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso <lofo @ softhome.net>. Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 33,- EUR, aervoja suplemento 8,- EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo (50%), Afriko (50%) kaj Latin-Ameriko (33%). Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando): rete <lf-koop @ esperantio.net>.

[HeKo 329 3-B, 30 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0651 s s