Esperanta Civito

Seulo aŭguras finnan prezidonton

Duobla ŝako de Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio, dum ĝia kongreso en Seulo.

Per deklaro pri kontraŭa voĉo al la buĝeto 2018 proponita de la Estraro, s-ro Buller trenis la opozicion ene de la Komitato. La buĝeto ne estis aprobita, kaj prezidanto Fettes devos submeti alian al perkoresponda baloto. Tamen la estraro povis eviti la kolektivan demision, kiun morala devo altrudus al ekzekutivo malaprobita de la kontrol-instanco, ĉar en la momento de la baloto simple mankis la kvorumo.

La ĉefa kaŭzo de malkonsento estas la buĝetita redukto de la salajroj por la oficistoj en Roterdamo. Tio memorigas pri 1995, kiam estrarano Bakker, subtenata de siaj gekolegoj, proponis maldungi duonon de la oficistaro por ekvilibrigi la asocian bilancon. Tiam la tuta stabo minacis foriri, kaj la estraro (anstataŭ kapti la bonan ŝancon) preferis mem retiriĝi.

La seulan memgolon de la majoritato akompanis dua sukceso de Buller, ĉi-foje nerekta: UK 2019 okazos en Finnlando. Se konsideri ke temas pri elektojaro, kaj ke Fettes ne rajtos rekandidatiĝi, la vojo al la prezidanta seĝo aperas tute glata por la eksdirektoro, ludonta sur propra tereno...

[HeKo 653 3-A, 27 jul 17]

Andreas Künzli komentarias:
Sola savanto de UEA eble povus esti Osmo Buller kiel nova prezidanto, kiu ŝajnas esti la sola homo en tiu organizaĵo, kiu havas realisman senton, konsciencon de respondeco kaj disponas pri veraj spertoj kaj kapabloj. Necesus agi jam nun sen atendi ĝis 2019.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0890 s s