Esperanta Civito

Parlamenta tekniko kun Giorgio Silfer

Iama parlamenta ataŝeo, poste ĉefo de ministra kabineto kaj direktoro en parlamenta prezidumo, c-ano Giorgio Silfer estis la ideala persono por instrui pri parlamenta tekniko dum la kurso por aktivuloj, kadre de la ĵus finita Esperantologia Fakultato de KCE.

Unue prof. Silfer dediĉis atenton al la evoluo de la asemblea vivo en Esperantio, ekde la baza demokratio de la unuaj Universalaj Kongresoj ĝis hodiaŭ. Li klarigis la diferencon inter la tradicia organiza modelo (centralisma internacia neregistara organizo) kaj la raŭmisma (federisma subjekto de internacia juro). Li ankaŭ skizis la historion de la modernaj parlamentoj, inkluzive de la malsama struktura formo, en Anglio, dum la franca revolucio, ĝis la nuntempa, plej ofte amfiteatra formo. Sekvis analizo de la tri povoj, kun specifa atento pri la leĝodona.

En Esperantio asembleoj gravas por la socia, ne nur societa vivo: tial redakti protokolon aŭ rezolucion devas esti kutimo por ĉiu aktivulo. La gekursanoj trejniĝis pri tioj.

Ne mankis profundigo pri Eŭropa Unio, kompare kun Unuiĝintaj Nacioj, pri kiuj pli frue lekciis d-ro Leonardo Baroncelli.

"Mi fermas mian retmesaĝon ankoraŭ dankante por la gastemo kaj zorgemo al mi en la Esperanto-Domo, kiu igis miajn tagojn tie tre agrablaj kaj plezuraj, aldone al riĉaj, kulturaj kaj formadaj",  komentariis la prezidanto de landa sekcio de TEJO, reveninte hejmen.

[HeKo 653 4-C, 28 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0790 s s 
  Total: 0.0940 s s