Esperanta Civito

Afrika kongreso kun kvar afrikaj komitatanoj

Laŭ la listo anoncita de la ĝenerala sekretario, kvar afrikanoj sidos kiel ordinara reprezentanto en la gvida instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidonta en Afriko post semajno. Inter ili, nur tri efektivaj, kaj unu anstataŭanto: tio signifus ke, malgraŭ intensa strebo, TEJO havas maksimume tri aktivajn landajn sekciojn en Afriko.

Cetere, ankaŭ virinoj malmultas en la TEJO-Komitato: nur ses el tridekkvino, kaj ne ĉiuj ĉeestos.

Ĉi-jare TEJO kongresos unuafoje en Afriko (Togolando), sed ankaŭ la Parlamento de la Esperanta Civito kunvenos unuafoje en la nigra kontinento.

"Se la Konsulo kunvokos la Parlamentan sesion al Burundio, necesos garantii kiel eble plej vastan partoprenon de afrikaj geparlamentanoj" komentarias la Vickonsulo. "Por trafi la celon, necesas organiza kaj financa intervenoj" li konkludas.

En la Senato sidas kvin afrikanoj, kaj en la Forumo sep. Laŭ informo de la kvestoro, pli ol duono el ili anoncis partoprenon en la respektiva sesio. Se tiel, estos multe pli da ekvilibro inter nigruloj kaj blankuloj, ol ĉe la nuna TEJO.

[HeKo 653 6-A, 31 jul 17]

S-ro Łukasz Żebrowski komentarias:
Ne temas pri fina listo de komitatanoj, sed pri aktualigata listo en kiu iom post iom aldoniĝas informoj laŭ anoncoj de la komitatanoj. La aktualigado okazas ne nepre tuje, ĉar la Ĝenerala Sekretario estas jam en Togolando kaj ne kontrolas retpoŝton konstante. Estas do iom erare fari konkludojn el la listo, kiu ne havas definitivan karakteron.
Laŭ la evoluanta aktualigo kvar el kvin afrikaj landaj sekcioj de TEJO estos reprezentitaj pere de siaj komitatanoj. Temas pri Benino, Burundo, Kongo (Kinŝaso) kaj Kongolando. La sola afrika Landa Sekcio pri kies reprezentiĝo ni ankoraŭ ne certas estas la madagaskara. Estos do reprezentitaj aŭ ĉiuj, aŭ ĉiuj krom unu. 
TEJO strebas doni laŭeble multan eblon al afrikaj aktivuloj por veni al la kongreso. La IJK-n partoprenos reprezentantoj de aliaj landoj, kiuj ankoraŭ ne havas siajn Landajn Sekciojn. En la kongreso ili povos interŝanĝi spertojn, trejniĝi danke al vasta trejna programo en la kongreso ktp. Nur en la kongreso kaj ĉefe post ĝi, oni strebos al kreo de novaj Landaj Sekcioj en tiuj landoj. Kreado de novaj organizoj, ankaŭ en ties formala flanko, estas afero longdaŭra kaj do tiajn rezultojn oni povos atendi ene de unu aŭ du jaroj post la kongreso kaj certe ne antaŭ ĝi.

Sen. Anna Bartek demandas:
Ĉu ne ekzistas TEJO-sekcio en Togolando, kie okazos la kongreso?


S-ro Łukasz Żebrowski respondas:
Estis eraro en mia komento. Anstataŭ "Kongo (Kinŝaso) kaj Kongolando" devus esti "Konglando (Kinŝaso) kaj Togolando".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0533 s s