Distribuata la tria represo de HEL
La tria represo de "Historio de la esperanta literaturo" (unua eldono) estas jam preta por la distribuado. La prezo restas la sama kiel por la dua represo, malgraŭ ĝisdatigoj kaj binda plibonigo.
Kooperativo de Literatura Foiro ankoraŭ ne decidis pri oficiala prezento dum kultura aranĝo, ĉar la eldonejo ŝatus la ĉeeston de ambaŭ aŭtoroj, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.
Por mendoj favorpreze kaze de rimarkinda kvanto: LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando), <lf-koop ĉe esperantio.net>
[HeKo 653 8-B, 2 aŭg 17]